Aglaonike | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Tesalio |
Morto | |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
AGLAONIKE aŭ AGLAONICE (antikva greka: Ἀγλαονίκη, Aglaoníkē) (naskiĝis en Tesalio) estis greka astronomino kaj greka natura filozofino de la 2-a jarcento a.K. aŭ la 1-a jarcento a.K.[1] Ŝi estas konsiderata unu el la unuaj astronominoj. Plutarko[2] kaj Apolono de Rodo[3] jam menciis ŝin kiel tia en siaj verkoj, kaj ŝi ankaŭ menciiĝas en la skolioj al Apolono de Rodoso, kiu aldone diras, ke ŝi estis filino de Hegetor (aŭ Hegemono) de Tesalio. Oni rigardis ŝin kiel sorĉistino pro (inter aliaj eksterordinaraj faroj) ŝia (mem-proklamata) kapablo 'malaperigi la lunon el la ĉielo' (καθαιρεῖν τὴν σελήνην), kiu laŭ supozo (unue de Plutarko kaj sekve de nuntempaj astronomoj) signifas, ke ŝi povis antaŭdiri la tempon kaj proksimuman regionon, kiel luna eklipso okazos.[4][5]
Greka proverbo mencias la supozita fanfaronado de Aglaonike: "Jes, kiel la luno obeas Aglaonike-on".[6] Aglaonike rilatas al grupo de astrologinoj, tre aktivaj inter la 3-a jarcento kaj la unua jarcento a.K., konsiderataj maginoj. Ili estas konataj kiel la Sorĉistinoj de Tesalio.[6]
En la Gorgio de Platono, Sokrato parolas pri "la Tesaliaj sorĉistinoj, kiuj, laŭ oni diras, malsuprenportas la lunon je la risko de la propra damniĝo".[7]
Plutarko skribis, ke ŝi "profunde konatiĝis kun la periodoj de la plena luno, kiam ĝi povas eklipsiĝi, kaj, sciante antaŭe la horon, kiam la luno estis baldaŭ kaptota de la umbro de la tero, imponis ĉe la virinoj, kaj kredigis ilin ĉiujn, ke ŝi malsuprentiris la lunon."[8]
Unu el la krateroj en Venuso nomiĝas por Aglaonike[6] Kiel "Aglaonice", ŝi estas rolulo en la filmo Orpheus de Jean Cocteau, kie ŝi estas amiko de Eŭridiko kaj estro de la Ligo de Virinoj. Aglaonike estas unu el la figuroj en la art-instalaĵo The Dinner Party (La Vespermanĝo-Festo) de Judy Chicago, reprezentiĝanta kiel unu el la 999 nomoj en la Heredaĵa Etaĝo.[9]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aglaonice en la angla Vikipedio.