Agogoo (portugale: agogô) estas frapinstrumento de brazila muziko konsistanta el du longecaj kaj konusaj metalaj sonorilo sen frapiloj, kiujn kunligas elasta arko.
La du sonoriloj estas de malsamaj grando kaj tonaltoj, kaj oni frapas ilin per mallonga bastono. La tona intervalo de la du sonoriloj riĉaj je suprotonoj estas depende de la prilaboriĝo de la instrumento agordita kiel trito, kvarto aŭ kvinto. Agogoo estas frapata per bastono el ligno, malpli ofte el metalo. Alian perkutsonon oni povas generi kunprenante la du sonorilojn dum la ludado unu kontraŭ la alian.
Oni ludas la perkutinstrumenton ĉefe en sambo, je kapoejro kaj en afoŝeo. Agogoo ludas ritman linion kompareblan kun la kleo. Male al ĉi tiu ĝi tamen ofte ĉirkaŭludas la bazan skemon, dum kiam en kandomblea muziko bovtintilo nomata gã aŭ gonguê ludas veran kleon.
Agogoo estas afrikdevena, ĝin enportis la joruboj en Brazilon. Ankaŭ en la joruba kaj aliaj lingvoj en Niĝerio la instrumento nomiĝas agogo, ĉe la Bantuoj (konga lingvo) ngonge, kio signifas „tempo“ kaj „atento!“.