Agrafo estas metalhoketo, kiu eniĝante en ringeton (agrafingon), kunfiksas du randojn de vestaĵo aŭ tuko.
Agrafoj estis antaŭe multe uzataj por fermi vestaĵojn aŭ por malhelpi hazardan malfermiĝon de zipoj ĉe jupoj aŭ pantalonoj. Nuntempe ilin ofte anstataŭas butonoj, zipoj kaj lapfermiloj. Agrafaj fermiloj estas ankoraŭ kutimaj precipe en mamzonoj.