Agrișteu | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Distrikto Mureș |
Longeco | 15 km |
Fluo | |
Enfluejo | ĉe Agrișteu al Târnava Mică |
Geografio | |
Trairataj urboj | Senereuș, Agrișteu |
Koordinatoj: 46° 23′ 45″ N 24° 40′ 45″ O / 46.39583 °N, 24.67917 °O (mapo) Agrișteu [agriŝteŭ] (hungare: Egres-patak) estas rivereto en la komunumo Bălăușeri en la rumana distrikto Mureș, maldekstra alfluanto de Târnava Mică, kiun ĝi atingas 1,5 km sude de Bălăușeri.
La rivereto donis kaj sian rumanan kaj sian hungaran nomojn al la vilaĝo Agrișteu (hungare: Egrestő), kiu situas proksime de ĝia riverfino. La komunuma vojo DC61 sekvas ĝian valon ĝis la komenco kaj tiam transiras al distrikto Sibiu, iĝante DC24A de la komunumo Hoghilag.