Ahr | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnland-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio; Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 85,124 km |
Akvokolekta areo | 897,468 km² |
Fluo | |
Fonto | en Ahrgebirge apud Blankenheim |
Enfluejo | Rejno//Norda Maro |
Geografio | |
La rivero Ahr (nomo de la malnovaltgermana vorto '’’Aha’’’ por akvo) estas 85,1 kilometrojn longa, okcidenta aŭ maldekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio kaj ĉefe en Rejnland-Palatinato (Germanio).
La Ahr fontas en la urba kerno de Blankenheim en Ahrgebirge (Eifel) en kelo de malnova trabfaka domo. Ĝia en frakasitaj ŝtonoj enmasonigita fonto estas en alteco de 474m super marnivelo.
En ĝia nordrejn-vestfalia parto la rivero trafluas Blankenheim. Post la limo al Rejnland-Palatinato la rivero turnas sin nordorienten. Preter Antweiler, Schuld, Altenahr, Dernau kaj Bad Neuenahr-Ahrweiler la rivero fluas al Sinzig kie ĝi enfluas la Rejnon. La Ahr-buŝo situas en la komunumo Sinzig. Ĝi staras sub naturprotekto, ĉar temas post la renaturado en 1979 pri natura riverbuŝo.
La fonto de la Ahr eligas averaĝe 12 litroj da akvo po sekundo, kiu egalas al 720 litroj po minuto. la fontakvo estas riĉa je nitrogenhavaj kombinaĵo kiel amonio kaj nitrato.
La Ahr kaj siaj alflusaĵoj formas la centra riversistemo de la Ahrgebirge, kiu estas parto de la Ejfelo. La akvokolekta areo havas 897,468 km². La rivero atingas je sia riverbuŝo averaĝa akvomaso de 8 m³/s.
De 85,1 km longeco la Ahr trafluas ĉirk. 21 km en Nordrejn-Vestfalio kaj ĉirk. 68 km en Rejnland-Palatinato. La rivero havas sojlan deklivon de 0,4 % je la malsupra parto kaj de 0,4 ĝis 0,8 % je la supra parto .
La plej gravaj alfluantoj de la fonto al la enfluejo estas (de la riverbuŝo al la fonto): Harbach, Hellenbach, Bachemer Bach, Leimersdorfer Bach, Liersbach, Vischelbach, Sahrbach, Kesselinger Bach, Armuthsbach, Dreisbach, Eichenbach, Adenauer Bach, Trierbach, Ahbach, Schafbach kaj Nonnenbach.
nomo | germana rivera kodo | longeco (km) | direkto | enfluejo ĉe km |
loko | rimarko |
---|---|---|---|---|---|---|
Stegbach | 27181112 | 2,2 | dekstre | 84,9 | Blankenheim | |
Mülheimer Bach | 2718112 | 4,5 | maldekstre | 83,1 | ||
Nonnenbach | 271812 | 7,0 | dekstre | 82,5 | ||
Reetzer Bach | 2718132 | 3,6 | maldekstre | 80,5 | Reetz | |
Schaafbach | 271814 | 11,4 | dekstre | 79,2 | fontrivereto: Eichholzbach | |
Lampertsbach | 271816 | 9,5 | dekstre | 75,7 | Dollendorf | fontrivereto: Frömmelsbach |
Fuhrbach | 2718172 | 5,3 | dekstre | 74,6 | Ahrhütte | |
Mühlenbach | 271818 | 7,1 | maldekstre | 74,0 | Ahrhütte | fontrivereto: Weilerbach |
Michelsbach | 2718192 | 8,3 | dekstre | 73,2 | ||
Aulbach | 2718194 | 5,1 | maldekstre | 72,9 | ||
Willemsbach | 27181992 | 1,4 | dekstre | 71,1 | Uedelhoven | |
Göttersbach | 27181994 | 1,0 | dekstre | 70,7 | Ahrdorf | |
Ahbach | 27182 | 14,9 | dekstre | 68,8 | Ahrdorf | |
Trierbach | 27184 | 25,3 | dekstre | 64,2 | Müsch | |
Huhnenbach | 271852 | 4,3 | maldekstre | 61,1 | Antweiler | |
Limbach | 2718532 | 3,9 | dekstre | 60,3 | Antweiler | |
Eichenbach | 2718534 | 6,9 | maldekstre | 58,7 | fontrivereto: Hirzenflosseifen | |
Laufenbach | 2718536 | 2,8 | dekstre | 55,5 | Fuchshofen | |
Dreisbach | 271854 | 10,0 | maldekstre | 55,4 | Fuchshofen | |
Armuthsbach | 271856 | 18,4 | maldekstre | 52,0 | Schuld | |
Holzseifen | 2718574 | 1,0 | maldekstre | 47,9 | Schuld | |
Atzenbach | 2718576 | 2,5 | maldekstre | 47,5 | ||
Lückenbach | 271858 | 5,7 | dekstre | 45,3 | Insul | |
Adenauerbach | 27186 | 15,7 | dekstre | 44,7 | Dümpelfeld | |
Ommelbach | 2718712 | 1,8 | dekstre | 43,6 | Dümpelfeld | |
Liersbach | 271872 | 14,5 | maldekstre | 42,8 | Liers | |
Kesselinger Bach | 271874 | 14,1 | dekstre | 95,0 | Ahrbrück | |
Steinbach | 271876 | 2,5 | maldekstre | 38,3 | Ahrbrück | |
Bach vom Schorling | 271878 | 2,5 | maldekstre | 38,2 | Ahrbrück | |
Sahrbach | 27188 | 15,3 | maldekstre | 34,0 | Kreuzberg | |
Vischelbach | 271892 | 10,5 | maldekstre | 33,9 | Kreuzberg | |
rivereto de la monto Burtscheiderberg (Roßbach) | 2718932 | 2,2 | maldekstre | 31,5 | Altenahr | |
rivereto de Sonnenheck (Junge Berren) | 2718934 | 1,8 | dekstre | 22,0 | Rech | |
Nollbach (Donnenbach) | 271894 | 1,8 | dekstre | 21,9 | Rech | |
Kratzenbach | 27189512 | 2,1 | maldekstre | 18,3 | Dernau | |
Heckenbach | 2718952 | 2,1 | dekstre | 16,8 | Walporzheim | |
Wingsbach | 271896 | 4,5 | dekstre | 15,1 | Ahrweiler | |
Mühlenteichgraben | 27189712 | 1,0 | maldekstre | 14,5 | Bad Neuenahr | |
Bachemer Bach | 2718972 | 7,0 | dekstre | 12,9 | Bad Neuenahr | |
Fuchsbach | 2718974 | 4,5 | maldekstre | 11,4 | Bad Neuenahr | |
Mühlenteich | 27189752 | 1,2 | dekstre | 9,6 | Bad Neuenahr | |
Idienbach | 2718976 | 5,3 | dekstre | 9,2 | Heimersheim | |
Leimersdorfer Bach | 271898 | 8,5 | maldekstre | 8,7 | Heppingen | |
Lohrsdorfer Bach | 2718992 | 2,5 | maldekstre | 7,0 | Lohrsdorf | |
Hellenbach | 2718996 | 7,7 | dekstre | 3,1 | Sinzig | |
Harbach | 2718998 | 9,9 | maldekstre | 2,5 | Sinzig |
la maldekstraj alfluantoj estas malhelbluaj kaj la dekstraj helbluaj.
Unuopaj setlejoj ekzistis en la valo de Ahr jam dum la romia tempo. Pruvas tion la romia vilao de Ahrweiler. Ĝi estas tipo de Villa Rustica. Pro la nefavora situo la supra kaj la meza riverpartoj pli densa setlado komencis relative malfrue. Tio ŝanĝiĝis ekde la mezo de la 19a jc. La disvastiĝo de la setlado kaj la konstruo de la fervoja linio havas kiel sekvo ke la riverlito fariĝis pli kaj pli malvasta. La riverfluo estis rektigita kaj la bordoj fortigitaj. Por provizi la akvomuelejo konstante kun akvo oni konstruis enriverajn digetojn. Artefaritaj sojloj plimalrapidigu la fluon kaj evitu erozion. Ekde kelkaj jaroj la digoj kaj la sojloj en la fluejo de la rivero estis malkonstruataj. La celo estas plibonigi la akvejan ekologion. Kadre de la subvenciprogramo estas klopodoj krei novan habitaton por salmo kaj bruna truto en la rivero.
La vinregiono Ahr estas fama en tuta Germanujo. Ekde la komunumo Altenahr ĝis Bad Neuenahr-Ahrweiler etendiĝas vitejoj. La vinregiono Ahr estas la plej norda regiono, kie ruĝa vino estas produktata. La ruĝvina migradpado iras sur la sudaj deklivoj de la valo kaj gvidas migremuloj ĝis la registara bunkronorde de Ahrweiler.