Ahrenshoop | ||||||
| ||||||
coastal spa • neurba komunumo de Germanio • setlejo • loĝloko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Antaŭpomerio-Rügen | |||||
Komunumaro | Amt Darß/Fischland | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 038220 | |||||
Poŝtkodo | 18347 | |||||
Aŭtomobila kodo | VR | |||||
Oficiala Municipokodo | 13073002 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Benjamin Heinke | |||||
Adreso de la administrejo | Chaussestraße 68a 18375 Born a. Darß | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 651 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 23′ N, 12° 25′ O (mapo)54.38138888888912.42Koordinatoj: 54° 23′ N, 12° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 3 m | |||||
Areo | 5,24 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.darss-fischland.de/de/gemeinden/ostseebad-ahrenshoop/ | |||||
Ahrenshoop estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Administre ĝi apartenas la la komunumaro Amt Darß/Fischland de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 651 loĝantojn sur areo de 5,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km². Krom la ĉefa loĝloko Ahrenshoop, la komunumo ankoraŭ konsistas el la loĝlokoj Althagen kaj Niehagen.
La pitoreska fiŝista vilaĝo en impresa marborda natura ĉirkaŭaĵo ekde la fino de la 19-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj skulptistojn, kaj kolektiĝis artista kolonio, kiu iugrada daŭris ankaŭ en la epoko de la socialisma ŝtato GDR inter 1949 kaj 1990. Ekde la jaroj 1978 kaj 1990 la Esperanto-Asocio de GDR organizis plurajn internaciajn interlingvistikajn seminariojn en Ahrenshoop, kiujn viziti malfacilis el okcidenta Eŭropo, sed kiuj havis altan renomon inter la esperantistoj de la socialisma bloko, kaj konatis ankaŭ en la okcidento.