Ailsa Craig | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Supermara alteco | 338 m [+] | |
Koordinatoj | 55° 15′ 7″ N, 5° 6′ 59″ U (mapo)55.251944444444-5.1163888888889Koordinatoj: 55° 15′ 7″ N, 5° 6′ 59″ U (mapo) | |
Longo | 1,3 km (1 mi) | |
Larĝo | 1,1 km (1 mi) | |
Akvokolektejo | 0,99 km² (99 ha) [+] | |
Areo | 0,99 km² (99 ha) [+] | |
Loĝantaro | 0 [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
Ailsa Craig | ||
Vikimedia Komunejo: Ailsa Craig [+] | ||
La insulo Ailsa Craig [ejlza krejg] situas je proksimume 12 km okcidente de la sud-okcidenta marbordo de Skotlando kaj je 60 km oriente de Irlando. Ĝia populara angla kromnomo estas Paddy's Milestone [Padiz majlston], "mejloŝtono de Patrick".
Tie oni produktas rondajn glitŝtonojn el granito kun metalaj ansoj, uzatajn ĉe la skota vintra sportospeco "curling" [korling], kiun sur glacio ludas du teamoj, ekipitaj per balailoj (legu glitŝtonludo).
Laŭ legendo Brian Ború, reĝo de Irlando (ĉ. 941-1014), okupis la insulon Ailsa Craig kaj deklaris ĝin parto de sia regno, sed tiun pretendon la regantoj de Skotlando neniam akceptis.
Observate el la skota marbordo apud la urbeto Girvan (gaele: Garbhan aŭ Inbhir-Garbhain) en la graflando Ayrshire (gaele: Inbhir-Àir), Ailsa Craig similas al alta roka monto, elirinta abrupte el la maro. Ĉar ĝia koloro konstante ŝanĝiĝas laŭ la veteraj kondiĉoj kaj la sezono, ĝi estas vere impona kaj mistera. La insulo estas bela kaj samtempe iom minaca. La insulo longas iom pli ol 1,2 km kaj larĝas iom pli ol 0,8 km. Ĝia alto tamen estas 338,65 m. La plimulto de la insula supraĵo estas ege kruta.
Malgraŭ la malgranda areo sur Ailsa Craig estas industrio. Ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton (ruĝan kaj bluan) en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin per malgranda fervojo al ĝeto en la sudo, kaj poste per ŝipo al la ĉeftero. Tie oni produktas el granito grandajn rondajn glitŝtonojn kun metalaj ansoj, uzatajn ĉe la skota vintra sportspeco curling [korling], kiun sur glacio ludas du teamoj, ekipitaj per balailoj.
Turismaj gvidlibroj priskribas Ailsa Craig kiel „neloĝatan insulon”, sed tio ne ĝustas. En la jaro 1404 reĝo Roberto 3a de Skotlando publikigis ĉarton, kiu konfirmis la posedon de la insulo kiel parton de la tereno de monaĥejo de Crossraguel [krosragel] (gaele: Crois Rathaig Mhaoil) apud la urbeto Maybole [mejbol]. De tempo al tempo monaĥoj loĝis sur Ailsa Craig. Fiŝoj kaj marbirdoj (i.a. moruoj kaj fraterkuloj) estis sendataj el la insulo al la monaĥejo, kie ili estis ŝatata manĝaĵo. Dum la sekvaj jarcentoj la insulo estis proprieto de diversaj nobeloj, inkluzive de la markizo de Ailsa. La intendanto de la lasta loĝis en domo sur Ailsa Craig kaj mastrumis la insulon. Fiŝistoj ofte restis tie provizore, sed ne estis konsiderataj loĝantoj. Tamen, en la jaro 2006, estis eldonita de la societo Friends of the McKechnie Institute en la urbo Girvan, disko DVD kiu konsistas el vidaĵoj kaj informoj pri Ailsa Craig. Plie, ĝi inkludas intervjuojn kun membroj de la Girvan familio (samnoma kiel la urbo), kiu ĝis la 20a jarcento loĝis sur la insuleto. Kune kun la lumtura familio kaj la ŝtonminejaj laboristoj, estis sufiĉe da daŭraj kaj dumtempaj loĝantoj por ebligi okazigon de sabata dancvespero, ĉe kiu kelkfoje ĉeestis ĝis 30 homoj. Iu sinjorino Girvan funkciis teejon en nepluuzata ŝtonmineja domo, en kiu ĝi provizis teon kaj kukojn al tagaj turistoj, kiuj vizitis la insulon per la ŝipo Lady Ailsa de Kapitano William Girvan. La kontribuinto de artikolo pri Ailsa Craig, kiu aperis en la magazino MONATO malkovris, ke, flanke de sia patrino, li estas parenco de la familio Girvan.
Bizara epizodo okazis dum la epoko de Reformacio, kiam Skotlando akceptis – parte malvolonte – la reformitan (presbiterianan) religion. Viro, nomata Hew Barclay [hju barkle], ŝajne katoliko, kontraŭstaris la novan konfesion kaj deklaris la insulon proprieto de la reĝo Filipo de Hispanio. Barclay estis baldaŭ poste elpelita kaj Ailsa Craig restis skota teritorio.
Sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo. La kapelo estis konstruita de aŭ por monaĥoj. Laŭ turismaj gvidlibroj insula gardisto konstruigis la kastelon en 1595, sed pli malnovaj dokumentoj indikas, ke ĝi jam ekzistis longe antaŭ tiu dato, kaj la vera konstruiginto estas nekonata. [1]