Aino Kallas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Aino Kallas | |||||
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1878 en Viborg | ||||
Morto | 9-an de novembro 1956 (78-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Tombo | Tombejo Hietaniemi vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando Estonio vd | ||||
Alma mater | Ambaŭseksa finna lernejo de Helsinko vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Julius Krohn (en) vd | ||||
Patrino | Minna Krohn (en) vd | ||||
Gefratoj | Helmi Krohn (en) , Kaarle Krohn (en) , Aune Krohn (en) kaj Ilmari Krohn (en) vd | ||||
Edz(in)o | Oskar Kallas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Aino Suonio vd | ||||
Okupo | verkisto novelisto vd | ||||
Aktiva dum | 1897– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q31087668 ❦ Q31087645 ❦ The Wolf's Bride vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aino Julia Maria Kallas, plumnomo Aino Suonio (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1878 en la distrikto Viborg, mortis la 9-an de novembro 1956 en Helsinko) estis finna verkistino aktiva en Estonio dum granda parto de sia kariero.
En Estonio ŝi estas akceptita kiel propra verkistino, samkiel Hella Wuolijoki en Finnlando. Edziĝinta en 1900 kun etnografo, poste diplomato Oskar Kallas, ŝi kun la edzo aktivis en la kulturpolitika literatura rondo Juna Estonio, Noor-Eesti, en Peterburgo kaj poste Tartu, subtenanta sendependigajn naciajn aspirojn. Oskar Kallas (1868–1946) estis dum pli ol dek jaroj la unua ambasadoro de Estonio en Britio; dum la Londonaj jaroj Aino forte konigis estonan literaturon eksterlande, estis elstara kultureksportanto. En la ampleksega verkaro de Aino Kallas elstaras temoj el la historio kaj popola tradicio de Estonio[1].
Ŝi verkis poezion, novelojn, romanojn kaj dramojn. Ŝi verkis finnlingve kaj tradukis estonan literaturon en la finnan. Inter ŝiaj plej gravaj verkoj troviĝas: