Akademio Internacia de la Sciencoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
akademio de sciencoj internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 1983 vd | ||||
Fino | 2020 vd | ||||
Lando(j) | San-Marino vd | ||||
Situo | San-Marino | ||||
Fondinto(j) | Helmar Frank • Reinhard Selten • Ivo Lapenna • Fabrizio Pennacchietti • Humphrey Tonkin vd | ||||
Lingvoj |
itala lingvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Akademio Internacia de la Sciencoj (mallongigo: AIS) estis universitatnivela kleriga kaj esplora institucio, kiu por scienca komunikado uzis precipe Internacian Lingvon (= "ILo", alinomata Internacia Lingvo de d-ro Esperanto). Se iu grava transnacia organizaĵo iam elektos alian neŭtralan lingvon kiel internacian komprenigilon, AIS povus laŭ sia konstitucio uzi tiun lingvon kiel ILon. Ĝi daŭris pli-malpli de 1983 ĝis 2008, do 25 jarojn. Poste ĝi ne plu tiom aktivis. Prezidanto de AIS por la periodo 2008–2011 estis Fabrizio Angelo Pennacchietti, kiu transprenis tiun oficon de Helmar Frank. Malgraŭ ke ĝi ne plu aktivas, ĝi havis surprizajn sukcesojn, laŭ la nombro de studentoj kaj la intereso de partneroj, ŝtataj kaj neŝtataj. Ĝi finfine estis malfondita je la fino de 2020.[1]
AIS estis fondita en la 1980-aj jaroj (neoficiale en 1983, oficiale en 1985) en la sud-eŭropa respubliko San-Marino, laŭ iniciato de sciencistoj el diversaj landoj, kiel Helmar Frank, Humphrey Tonkin, kaj Reinhard Selten.
La Registaro de San-Marino unue donis al AIS larĝan moralan subtenon. Tamen, kiam la San Marina universitato "Università degli studi" estis fondita en San-Marino en 1988, tiu akiris prioritaton super tiun de AIS. Sekve de tio AIS komencis funkciigi kursojn dum siaj Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (SUS) kaj ekzamenojn eksterlande de San-Marino. Klerigaj kongresoj kaj someraj kursoj okazis en Bulgario, Koreio, Ĉeĥio, Germanio, Francio, Italio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio kaj Svedio.
En jenaj landoj ĝi akiris agnoskon por okazigi kongresojn ("Sanmarinecaj Universitatajn Sesiojn") kaj universitatajn ekzamenojn:
Lando | Loko de unua SUS | dato |
---|---|---|
Pollando | Bjalistoko | 1990-02-18 |
Rumanio | Sibiu | 1991-10-07 |
Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko | Brandýs nad Labem | 1992-03-27 |
Slovakio | Nitra | 1996-03-01 |
Rusio | Moskvo | 1998-03-22 |
Bulgario | Karlovo | 2003-09-20 |
Bosnio kaj Hercegovino | Banjaluko | 2008-08-31 |
Ne-SUS-aj konferencoj (sen la rajto okazigi studfinajn ekzamenojn) okazis ankaŭ en aliaj landoj.
AIS estis universitateca institucio, kiu speciale alstrebis tri celojn:
AIS ne estis Esperanto-organizaĵo, sed favoris lingvan egalrajtecon en scienca komunikado kaj tial uzis ILon en la kunsidoj de siaj senato kaj ĝenerala asembleo, en ĉiuj studfinaj ekzamenoj kaj en siaj kursoj dum Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (SUS).
AIS havis kvar sektorojn. Ĝi publikigis sian anaron regule en la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD), kiu aperis libroforme kaj rete (vidu malsupre sub "Eksteraj ligiloj").
La scienca sektoro okupiĝis pri universitataj instruado kaj esplorado. Ĉar AIS ne posedis multekostan sciencan aparataron, ĝia anoj aŭ okupiĝis pri teoriaj esploroj fareblaj surbaze de literaturo, kalkulado kaj tiel plu aŭ esploris ĉefprofesie en aliaj institutoj. Sciencaj kursoj de AIS okazis dum studadsesioj aŭ kunlabore kun partneraj institutoj.
La fakultata aŭ sekcia strukturo de la scienca sektoro ne sekvis la parte arbitrajn tradiciojn de aliaj universitatoj, sed filozofian sistemon, kiu dividis la sciencojn laŭ siaj metodoj kaj laŭ siaj objektoj. La metoda divido devenas de Wilhelm Windelband kaj distingas inter
La objekta divido sekvas la enklasigon de Karl Popper en tri "mondojn":
El tiu duobla divido rezultas la ses sekcioj de la scienca sektoro:
nomoteta | idiografa | |
---|---|---|
mondo 1 | 1: kibernetiko | 2: antroposciencoj |
mondo 3 | 3: struktursciencoj | 4: filozofio |
mondo 2 | 5: natursciencoj | 6: morfosciencoj |
Administre gvidis la sciencan sektoron la akademia senato sub la prezidanto; la senato respondecis al la ĝenerala asembleo de la "efektivaj membroj" (profesoroj kaj plenrajtaj docentoj).
La scienc-aplika sektoro okupiĝas pri la praktika apliko de scienca scio, sendepende de la esploro, kiu rezultigis la scion. Tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.
La arta sektoro okupiĝas pri la praktikado de artoj. Pri la teoria esploro pri artoj ĝi kunlaboras kun la dua sekcio de la scienca sektoro. Ankaŭ tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed ĝi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.
La subtena sektoro konsistis el subtenaj membroj, kiuj finance aŭ alie materiale subtenis la laboron de AIS. Ĝi estis la sola sektoro de AIS, en kiu povis membriĝi ankaŭ nenaturaj personoj (entreprenoj, asocioj ktp.). La subtena sektoro kundecidis pri la uzo de la rimedoj, kiujn ĝi disponigis al AIS.
La arta, scienca kaj scienc-aplika sektoroj konsistis el AIS-anoj, kiuj estis alvokitaj en certan rangon (adjunkto, docento, profesoro). Ordinare AIS alvokis ilin el la responda kolegio.
La Internacia Sciencista Kolegio (ISK) estis aro da sciencistoj, kiuj subtenis la principojn de AIS kaj pagis simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. Tiuj sciencistoj (ankoraŭ) ne deklaris sin pretaj je aktiva kunlaboro por esti alvokitaj. Ili tamen pligrandigis la sciencan sciaron de AIS kaj ekzemple povis esti ekspertizistoj pri iuj sciencaj temoj aŭ ekzamenoj.
Aliĝi al ISK rajtis ĉiu, kiu post abitura ekzameno (maturecekzameno) studis almenaŭ dum du jaroj kaj aprobis la principojn de AIS.
La Internacia Artista Kolegio estis aro da artistoj, kiuj subtenis la principojn de AIS kaj pagis simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokis elstarajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la arta sektoro.
La Internacia Teknikista Kolegio estis aro da homoj laborantaj/-intaj en teknikaj aŭ administraj profesioj, kiuj subtenis la principojn de AIS kaj pagis simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El ĝi AIS alvokis elstarajn anojn kiel profesorojn aŭ docentojn de la scienc-aplika sektoro.
La scienca sektoro ofertis la eblon, per studo kaj fina ekzameno ĉe AIS, akiri sciencan gradon de
Ĉar AIS ordinare ne povis oferti kompletan studadprogramon, ĝi tiurilate kunlaboris kun siaj klerigejoj kaj aliaj universitatecaj institutoj. Parto de la studo ĉiam devis okazi pere de AIS-kursoj.
AIS kunlaboris kun kelkaj universitat-nivelaj institucioj, kiuj ricevis pro tio la statuson de "klerigejo de AIS". Ĝi faciligis al ties studentoj la agnoskon de akiritaj stud-unuoj ĉe AIS kaj esprimis ambaŭflankan intereson pri intensa kunlaboro.
Eĉ pli proksima formo de kunlaboro estis la "enkorpiĝo" de AIS en alia institucio. Ĝi signifas, ke la efektivaj membroj de AIS konsistigis plenrajtan sub-unuon de tiu institucio. Ĝis nun tia unuo estis la AIS-departemento en la Universitato Lucian Blaga en Sibiu (Rumanio). La projekto LEUKAIS (Libera Eŭropa Universitato Kelemantia de AIS) en Komárno (Slovakio) estis nuligita pro manko de registara subteno.
AIS plejparte organizis sian instruan kaj ekzamenan agadon virtuale (koresponde aŭ interrete, sed de tempo al tempo okazigis ĉeestan instruadon en konferencoj. Studfinaj ekzamenoj okazis nur dum specialaj konferencoj, nomataj "Sanmarinecaj Universitataj Sesioj" (SUS). Nur dum tiuj konferencoj, kiuj okazis en landoj, kiuj eksplicite agnoskis AIS, okazis ekzamenoj por atribuado de akademia grado de AIS.
Specialaj formoj de SUS estis bakalaŭrigaj kaj magistrigaj konferencoj, por kiuj validis la samaj reguloj, escepte de kelkaj formalaĵoj. Dum tiuj konferencoj ne eblis ekzamenoj pri doktoreco.
Ĝenerale klerigajn konferencojn (ne ĉiam kun ekzamenoj) AIS okazigis ankaŭ en aliaj landoj. Ili ankaŭ regule okazas dum la Universalaj Kongresoj de UEA (ekde 1995) kadre de Internacia Kongresa Universitato kiel AIS-IKU, kaj en la Internacia Festivalo (ekde 2006) kadre de Internacia Vintra Universitato (IVU).
AIS de tempo al tempo (laŭeble unufoje en ĉiu kvarjara elektoperiodo de la senato) aperigis libron kun la ISD-informoj, la regularoj kaj priskribo de la idearo de AIS kaj ĝia evoluo ("ekesto kaj celoj"). Krome ĝi informis per jenaj periodaj publikaĵoj:
AIS kunlaboris kun ISAE kaj instigis siajn anojn kontribui al Scienca Revuo, eldonaĵo de ISAE. La retejo de AIS publikigis enhavo-tabelojn de la Scienca Revuo.