Akotango | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto • stratovulkano | |||
Alteco |
6 052 m | ||
Geografia situo | 18° 23′ S, 69° 3′ U (mapo)-18.383333333333-69.046944444444Koordinatoj: 18° 23′ S, 69° 3′ U (mapo) | ||
| |||
Akotango aŭ Acotango estas la centra kaj plej alta el la grupo de stratovulkanoj sur la landlimo inter Bolivio kaj Ĉilio. Ĝi estas 6 052 m alta. La grupo estas konata kiel Kimsaĉata kaj konsistas el tri montoj: Akotango, Umurata (5 730 m) norde kaj Kapurata (5 990 m) sude.
La grupo kuŝas laŭlonge de nord-suda liniigo. La Akotango estas tre eroziita, sed lafofluaĵo en ties norda flanko estas morfologie juna, sugeste ke Akotango estis aktiva en la Holoceno.[1] Lasta esplorado sugestis ke la lafofluaĵo povas esti el Plejstoceno.[2] Glacia aktiveco eksponis partojn de la interna vulkano, kiu estis hidroterme ŝanĝita.[3] Glaciaj morenoj kuŝas je altitudo de 4 200 m sed nuna glaciĉapo troviĝas nur pasinte 6 000 m de altitudo.[4]
La vulkano estas populara vojo por montogrimpistoj en la Nacia Parko Sajama kaj en la Nacia Parko Lauca. Grimpi la montopinton el la ĉilia flanko estas danĝera pro terminoj, tamen ĝi estas relative sekura grimpebla el la bolivia flanko.[5] La suda ascendejo startas ĉe glaĉero kaj preterpasas abandonitan kuprominon.
Oni supozas ke Pedro Rosende, nome ĉilia esploristo, trovis la restaĵojn de faro en la pinto de Akotango. Pro tio, oni supozas ke la monto povis esti unu el la altaj inkaaj andaj sanktejoj. Tamen, pli da esplorado necesas por verigi tiun informon.[6]