Akra aktinidio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Actinidia arguta (Sieb. & Zucc.) Planch. ex Miq. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Akra aktinid (Actinidia arguta) estas plantspecio el la familio de la Aktinidiacoj. Ĝi hejmiĝas en orienta Azio.
Ĝia frukto, la kiveo estas parenca al konata verda kivo kaj la fruktoj de diversaj aliaj malgrandfruktaj aktinidio-specioj kiel Actinidia melanandra, Actinidia kolomikta aŭ Actinidia polygama. Tiu specio kaj ĝiaj kulturvarioj estas multe pli frostrezista ol la verda kivo (Actinidia deliciosa) kaj tial ĝi taŭgas pli por esti kultivata en la modera klimato kiel Mezeŭropo.
La nombro de kromozomoj estas 58 (diploida), 116, 174 aŭ 232.
La fruktoj estas tre dolĉaj kaj riĉaj je vitamino C kaj mineraloj. La averaĝa enhavo estas laŭ A.A. Titljanov kaj E. I. Kolbasina): Vitamin C 80 mg% (A. kolomikta 930 mg%, A. deliciosa 100 mg%) Vitamin P 55 mg% (A. kolomikta 26 mg%, A. polygama 48 mg%) Karotin 0,28 mg% (A. kolomikta 0,26 mg%, A. polygama 8,45 mg%) Säuregehalt 1,29 mg% (A. kolomikta 1,26 mg%, A. deliciosa 1,3 mg%, A. polygama 0,93 mg%) sukerenhavo 8,4 % (A. kolomikta 5,7 %, A. deliciosa 9%, A. polygama 6,9 %)