Akshay Venkatesh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1981 (43-jaraĝa) en Delhio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio Barato |
Alma mater | Universitato Princeton Universitato de Okcidenta Aŭstralio Scotch College, Perth (en) |
Familio | |
Patrino | Svetha Venkatesh (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Akshay Venkatesh - tamile அக்சய் வெங்கடேஷ், naskiĝis la 21-a de novembro 1981 en Delhio, do nun 43-jaraĝa - estas aŭstralia matematikisto de familie tamila deveno, universitata profesoro kaj scienca esploristo. Post la naskiĝo en Barato, la tamila bramana familio elmigris kun li al Aŭstralio kiam li estis du-jara. Li estis la unua aŭstraliano kiu gajnis medalojn ĉe kaj la Internacia Fizika Olimpiko kaj Internacia Matematika Olimpiko, kion li sukcesis en la aĝo de 12 jaroj.
Post mezlernejo kaj studado, kiun li baze pasigis en la Universitato Princeton kaj la Universitato de Okcidenta Aŭstralio, li estis docento de la Lernejo de Matematiko ĉe la Institute for Advanced Study (IAS), la instituto por Altnivelaj Studoj en Princeton, Nov-Ĵerzejo, de 2005 ĝis 2006. Li iĝis plena profesoro en universitato Stanford la 1-an de septembro 2008. Post funkciado kiel eminenta gasta profesoro ĉe la IAS en 2017–2018, li iĝis konstanta fakultatano de IAS en aŭgusto 2018. En tiu jaro, 2018 li kadre de solenaĵo en Rio-de-Ĵanejro honoriĝis per la medalo Fields pro sia sintezo de analiza nombroteorio, homogena dinamiko, topologio kaj reprezenta teorio. Li estas la dua aŭstraliano kaj la dua persono de barata deveno kiu iam ajn gajnis la medalon Fields.