Al-Raghib al-Isfahani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ne konata en en Esfahano |
Morto | 30-an de novembro 1107 |
Lingvoj | araba • persa |
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando |
Okupo | |
Okupo | filologo literaturisto Koranekzegezisto |
Verkoj | Mufradāt fī gharīb al-Qurʼān. Muḥāḍarāt al-Udabāʼ wa-muḥāwarāt al-shuʻarāʼ wa-al-bulaghāʼ |
Al-Raghib al-Isfahani, aŭ sen difinitaj artikoloj Raghib Isfahani - je plena nomo Abul-Qasim al-Hussein bin Mufaddal bin Muhammad (perse ابوالقاسم حسین ابن محمّد الراغب الاصفهانی) - estis dekunua-jarcenta islama akademiulo de korana ekzegezo (Tafsir) kaj de la araba lingvo.
Al-Raghib Al-Isfahani - signifanta "la isfahana monaĥo" - naskiĝis en Esfahano kiel lia nomo sugestas, kvankam lia ĝusta dato de naskiĝo ne estas konata. Li mortis en la jaro 502 de la islama kalendaro, responda al 1108 en la gregoria kalendaro.
Al-Isfahani kontraŭis la emanatismon de la "Fratoj de Pureco" (arabe إخوان الصفا, sekreta societo de islama filozofio) preferante anstataŭe kreismon.[1] La koncepto de justeco, laŭ la difino de al-Isfahani, estas "egala reprezalio" por krimo.
Lia laboro pritraktis temojn, kiuj iras de etiko tra lingvistiko ĝis islama filozofio. Unu el liaj plej famaj verkoj estis Al-Mufradat fi Gharib al-Koran.
Kiel klera viro, al-Isfahani ankaŭ bone orientiĝis en araba literaturo. Lia literatura antologio, kiu estis zorge organizita laŭ temoj, portis multe da respekto en intelektaj rondoj.