Alantoino | |||
Plata kemia strukturo de la Alantoino | |||
Tridimensia strukturo de la Alantoino | |||
Blankaj kristaloj de Alantoino | |||
Symphytum officinale, planto kiu enhavas alantoinon.[1] | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 97-59-6 | ||
ChemSpider kodo | 199 | ||
PubChem-kodo | 204 | ||
Merck Index | 15,250 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora kristaleca pulvoro | ||
Molmaso | 158.12 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.45 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 230 °C | ||
Bolpunkto | 478 °C | ||
Ekflama temperaturo | 230-234 °C | ||
Acideco (pKa) | 8.48 | ||
Solvebleco | Akvo:
| ||
Mortiga dozo (LD50) | >5000 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R36/37/38 | ||
Sekureco | S22 S24/25 S26 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Alantoino estas kemia komponaĵo ankaŭ konata kiel glioksilduureido ĉar ĝi estas duureido de la glioksilata acido. Alantoino estas la ĉefa metabola peranto en plejmulto de la bestaj, plantaj kaj bakteriaj organismoj kaj ĝi estiĝas kiel degrada produkto de purinaj nukleobazoj per ureata oksidazo elde la ureata acido.
Alantoino posedas antinflamajn kaj analgeziajn proprecojn, povas esti uzata kiel haŭtoprotektilo kaj kontraŭiritilo, povas redukti haŭtoiriton en kosmetikaj ingrediencoj. Alantoino estas vaste uzata en ŝampuoj, kontraŭsunbrilaj produktoj, haŭtaj kremoj kaj locioj, razkremoj kaj buŝprotektaj produktoj.
Ĝi estas solvebla en varma akvo, varma etanolo kaj diluita solvaĵo de natria hidroksido, tre malmulte solvebla en malvarma akvo kaj etanolo, preskaŭ nesolvebla en duetila etero kaj kloroformo, senodora kaj sengusta. Ĝi estas stabila en aero sed ĝi reakcias kun fortaj bazoj.
Alantoino estis unue izolita en 1800 fare de la itala kuracisto Michele Francesco Buniva (1761–1834)[3] kaj franca kemiisto Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829)[4] kiu erare kredis ĝin ĉeestanta en la amniota fluidaĵo.[5] En 1821, la franca kemiisto Jean Louis Lassaigne (1800-1859) trovis ĝin en la alantoida fluidaĵo[6] kaj nomis ĝin alantoikata acido.[7] En 1837, la germanaj kemiistoj Justus von Liebig (1803-1873)[8] kaj Friedrich Wöhler (1800-1882)[9] sintezis ĝin elde la ureata acido kaj renomis ĝin alantoino.