Alauddin Ĥalĝi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sultano de Delhio | |||||
Regado | de 1296 ĝis 1316 | ||||
Antaŭulo | Ĝalal-ud-din Ĥalĝi, lia onklo | ||||
Persona informo | |||||
علاء الدین الخلجی | |||||
Naskiĝo | 1266 en Delhio | ||||
Morto | 4-an de januaro 1316 en Delhio | ||||
Mortis per | Edemo vd | ||||
Tombo | Delhio vd | ||||
Religio | sunaismo • islamo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ĥalĝia dinastio vd | ||||
Edz(in)o | Malika-i-Jahan (en) vd | ||||
Infanoj | Qutb ud din Mubarak Shah (en) , Shihab-ud-din Omar (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto sultano vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alauddin Ĥalĝi aŭ ʿAlāʾ ud-Dīn Khaljī (r. 1296–1316) estis la dua kaj plej pova reganto de la Ĥalĝia dinastio kiu regis en la Delhia Sultanlando en la Hinda subkontinento.
Denaske Ali Gurŝasp, Alauddin estis nevo kaj bofilo de sia antaŭulo Ĝalal-ud-din. Kiam Ĝalal-ud-din iĝis la Sultano de Delhio post elpostenigi la Mamlukojn, Alauddin ricevis la postenon de Amir-i-Tuzuk (io kia ceremoniestro). Alauddin akiris la guberniestrecon de Kara en 1291 post subpremadi ribelon kontraŭ Ĝalaluddin, kaj la guberniestrecon de Aŭadho en 1296 post profitiga rabado de Bilsa. En 1296, Alauddin rabadis Devagiri, kaj akiris financon por sukcesa ribelo kontraŭ Ĝalaluddin. Post mortigi Ĝalaluddin, li plifirmigis sian povon en Delhio, kaj venkis la filojn de Ĝalaluddin en Multano.
Dum postaj kelkaj jaroj, Alauddin sukcese defendis sin el Mongolaj invadoj el Ĉagataja Ĥanlando, en Jaran-Manjur (1297–1298), Sivistan (1298), Kili (1299), Delhio (1303), kaj Amroha (1305). En 1306, liaj fortoj atingis ŝlosilan venkon kontraŭ la Mongoloj apud la bordoj de la rivero Ravi, kaj en la postaj jaroj, liaj fortoj rabadis la Mongolajn teritoriojn en areoj de la nuntempa Afganio. La militkomandantoj kiuj sukcese estris lian armeon kontraŭ la Mongoloj estis Zafar Ĥan, Ulugh Ĥan, kaj lia sklav-generalo Malik Kafur.