Alberico Gentili | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1552 en San Ginesio |
Morto | 19-an de junio 1608 (56-jaraĝa) en Londono |
Tombo | St Helen's Bishopsgate (en) |
Lingvoj | latina • itala |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Peruĝo |
Familio | |
Frat(in)o | Scipione Gentili (en) |
Infano | Robert Gentilis (en) |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto advokato |
Alberico GENTILI (14a de Januaro, 1552 - 19a de Junio, 1608) estis itala juristo, tutoro de la reĝino Elizabeto la 1-a, kaj elstara advokato de la Ambasadejo de Hispanio en Londono, kiu servis kiel la "Regius Professor of Civil Law" en la Universitato de Oksfordo dum 21 jaroj.[1] Li estis agnoskita kiel pioniro kaj fondinto de la scienco internacia juro kun Francisco de Vitoria kaj Hugo Grotius,[2] kaj tiel konata kiel "Patro de internacia juro".[3] Gentili estis la plej frua verkisto pri publika internacia juro.[4] En 1587, li iĝis la unua ne-angla persono kiu estis "Regius Professor".[5]
Gentili aŭtoris kelkajn librojn, kiuj estas agnoskitaj inter la plej esencaj por internacijuraj doktrinoj, kvankam ili inkludas ankaŭ teologiajn kaj literaturajn temojn.[6]
Lia famo rilatas al kazo en kiu la konsilo de Gentili estis serĉata. En 1584 Gentili kaj Jean Hotman, Markizo de Villers-St-Paul devis respondi al la registara peto konsili pri la traktado de la hispana ambasadoro Bernardino de Mendoza, kiu estis komplikita en la komploto de Francis Throckmorton kontraŭ la reĝino Elizabeto la 1-a.[7] Kiel rezulto, Mendoza estis elpelita el Anglio.
La produktado de Gentili enhavas 24 verkojn publikigitajn kaj variajn neeldonatajn. La ĉefaj estas la jenaj: