Albert Schulz

Albert SCHULZ, pseŭdonime San-Marte (naskiĝinta la 18-an de majo 1802 en Schwedt, mortinta la 13-an de junio 1893 en Magdeburgo), estis germana administra juristo, verkisto, germanisto kaj literaturhistoriisto.

Estante filo de juristo li frekventis inter 1816 kaj 1921 la Reĝan lernejon je Züllichau; jam tiam li verkis poeziaĵojn. En septembro 1821 li enmatrikuliĝis pri jursciencoj ĉe la universitato de Berlino; en oktobro 1822 li ekstudentis en Heidelberg kie li restis ĝis novembro 1824. Pro kontraŭleĝa duelo li enkarceriĝis 10 tagojn kaj oni esploradis pri liaj kontaktoj al korporacianoj. Tamen eblis jam en decembro 1824 ke li ĉeestu oficiale multajn procesojn en Prusujo por lerni juristan praktikon. En januaro 1825 li fariĝis helpisto en la Urba juĝejo de Brandenburg an der Havel; fine de 1826 li estis referendario ĉe la Supera landa tribunalo de Naumburg.

Jam ĉ. la jaro 1830 li tradukadis la versan romanon Parzival de Wolfram von Eschenbach: rezultis el ĉi traduklaborego tri eldonoj kaj laŭdoj fare de Wilhelm Grimm. La verkaro de Wolfram de tiam centris esplorade. En somero 1833 li iĝis jura konsilisto en la sekcio pri internaj aferoj de la magdeburga registaro. Post publikigo de la skribaĵo Über den Wert von Provinzialgesetzen, mit besonderer Beziehung auf Preußen li sendiĝis en aŭtuno 1837 al Bydgoszcz kie li (malpor la volo de la dunganto!) daŭrigis verkadon. Reveno Magdeburgon eblis en 1843; en oktobro li fariĝis konsilisto ĉe provinca edukadkomisiono. Ĉi-postene li restis ĝis retiriĝo en januaro 1881. La magdeburgan civitanecon li gajnis en 1846. Okaze de la balotoj por la Erfurta Unuigparlamento (marto 1850) li estis elektita kiel liberala deputito.

Membrecoj

[redakti | redakti fonton]

Schulz anis ĉe diversaj societoj: ĉe Thüringisch-Sächsischer Verein für Erforschung des vaterländischen Altertums und Erhaltung seiner Denkmale, ĉe Societo pri Turingia Historio (en Jena), ĉe Reĝa Germana Societo (Kenigsberge), ĉe Berliner Gesellschaft für Deutsche Sprache (Berline; pri la germana lingvo), ĉe la fakulkomisiono de la Germana Nacia Muzeo (Nurenberge) kaj ĉe Berliner Gesellschaft für das Studium der neueren Sprachen (Berline; pri modernaj lingvoj)

  • 1862: honora doktoreco fare de la kenigsberga universitato
  • 1864: ordeno Roter Adlerorden de kvara klaso
  • 1865: sekreta registarkonsilisto
  • 1880: ordeno Königlicher Kronen-Orden de dua klaso (komandorecen; Prusujo)

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Parcival: Rittergedicht, Creutz, Magdeburg 1833.
  • Leben und Dichten Wolframs von Eschenbach, 2 Bände, Creutz Magdeburg 1836–1841.
  • Lieder, Wilhelm von Orange und Titurel: nebst Abhandlungen über das Leben und Wirken Wolframs von Eschenbach und die Sage vom heiligen Gral, Creutz, Magdeburg 1841.
  • Die Arthur-Sage und die Märchen des roten Buchs von Hergest, Basse, Quedlinburg 1842.
  • Groß-Polens Nationalsagen, Märschen und Legenden und Lokalsagen des Großherzogthums Posen, 1842–1844 volumo 1 interrete
  • Nennius und Gildas, Röse, Berlin 1844.
  • Beiträge zur bretonischen und keltisch-germanischen Heldensage, Basse, Quedlinburg 1847.
  • Über das Religiöse in den Werken Wolframs von Eschenbach und die Bedeutung des heiligen Grals in dessen „Parcival“, Waisenhaus, Halle 1861.
  • Die Gegensätze des heiligen Grales und „Von Ritters Orden“, Waisenhaus, Halle 1862.
  • Reimregister zu den Werken Wolframs von Eschenbach, Basse, Quedlinburg 1867.
  • Des Kreuzes Prüfung, 1845
  • Boleslav II., 1850
  • Der Liebe Streit und Widerstreit, sen jarindiko

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • "Schulz, Albert" - ĉe: New International Encyclopedia, vol. 5, New York 1905.
  • "Schulz, Alber" - ĉe: Christoph König k.a. (eld.): Internationales Germanistenlexikon 1800–1950. Volumo 3: R–Z. De Gruyter, Berlin/New York 2003, ISBN 3-11-015485-4, p. 1681–1682
  • "Schulz, Albert" - ĉe: Deutschland, Armenien und die Türikei. Teil 3: Thematisches Lexikon zu Personen, Institutionen, Orten, Ereignissen, Saur, München 2004, p. 454-455

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]