Alberto Cortez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Alberto García Gallo |
Naskiĝo | 11-an de marto 1940 en Rancul Department, Pampa Provinco, Argentino |
Morto | 4-an de aprilo 2019 (79-jaraĝa) en Mostolo, Madrida Regiono, Hispanio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino Hispanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantoverkisto poeto |
TTT | |
Retejo | http://www.albertocortez.com/ |
José Alberto García Gallo (Rancul, La Pampa, 11a de marto 1940 - Móstoles, Madrido, 4a de aprilo 2019), plej bone konata kiel Alberto Cortez, estis argentina kantaŭtoro kaj poeto, kiu ricevis ankaŭ la civitanecon de Hispanio.[1]
Dekomence la verkaro de Alberto Cortez montras influon de tango, de la argentina folkloro kaj de la popolkanto de Hispanameriko. Ankaŭ multaj poetoj kaj verkistoj influis sur la tekstoj de Cortez kiel Antonio Machado, Pedro Bonifacio Palacios "Almafuerte", Miguel Hernández aŭ Pablo Neruda. Poste lia granda muzika referenco estis Jacques Brel.
Multaj omaĝoj estis rekono de lia etenda verkaro, kun pli ol kvardek diskoj publikigitaj kaj premioj tiom gravaj kiom la Grammy Latino al Elstareco en 2007 kaj la Medalla de Oro al Mérito de las Bellas Artes en Hispanio en 2015.
La diskaro de Cortez konsistas el pli ol kvar dek albumoj elsenditaj ekde la 1960-aj jaroj. La albumoj estas la jenaj:[2]