La loko unuafoje menciiĝis en 1303 kiel Erlenbach, "alna rojo". De tiam ĝi apartenis al la Habsburgoj. Sian nunan francan nomon ĝi havis de 1867 ĝis 1871 kaj denove havas ekde 1918. Intertempe ĝi apartenis al la regna lando Alzaco-Loreno kaj al la Germana Regno.