Alcantarilla | |||
hispane: Alcantarilla | |||
urbo | |||
|
|||
municipo en Hispanio | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Murcia Regiono | ||
Supermara alteco | 62 m s. m. [1] | ||
Koordinatoj | 37° 58′ 23″ N 1° 12′ 59″ U / 37.97306 °N, 1.21639 °U (mapo) | ||
Areo | 16,3 km² (1 630 ha) | ||
Loĝantaro | 42 048 (2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 30820[2] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-MU | ||
Vikimedia Komunejo: Alcantarilla | |||
Retpaĝo: https://www.alcantarilla.es/ | |||
Alcantarilla [alkantaRIĝa] aŭ [alkantaRIlja] estas hispana municipo lokanta en Murcia Regiono. Ĝia surfaco konsistas je 16,3 km2. La municipo estas enĉirkaŭa de municipo Murcio. Kvardek du mil kvardek du personoj rezidis en Alcantarilla en la jaro 2019.[3][4]
Alcantarilla formas parton de la Metropola areo de Murcio.
La hispanlingva vorto "alcántara" estas arabdevena kun la signifo "ponto". Tiel la signifo de la urbonomo estus "Ponteto", sed ankaŭ elfluejo. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.
En la municipo estas militbazo de la Hispana Aerarmeo kaj de paraŝutistoj.
En la areo oni trovis restaĵojn de iberoj, romianoj kaj araboj.
Aktuale estas granda industria aktivado kun tri industriaj zonoj, krom diversaj komercejoj. Pro forta pezo de la kemia industrio la lokanoj suferas ofte pro sanproblemoj (poluado kaj akcidentoj). En la 1980-aj kaj unua duono de la 1990-aj jaroj la urbestro estis socialisto; poste de la dekstra partio PP.
|