Alcantud | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16812 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Carlos Aragón (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 2° 20′ U (mapo)40.548611111111-2.3327777777778Koordinatoj: 40° 33′ N, 2° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 851 m [+] | ||
Areo | 57,63 km² (5 763 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcantud [+] | |||
Alcantud estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas alcantucense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 65 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².
Alcantud estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 851 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 57,63 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°32′55″N 2°19′58″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 5 km de la samnoma rivero, kaj je 6 km de Vindel kaj de Arandilla del Arroyo. Trafluas ĝian teritorion la rivero Guadiela.
Aperis romiaj ruinoj, sed post tio estas nur la preĝejo de la 16a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcantud, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcantud kie oni alvenis al la nunaj 65.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.