Alcolea del Pinar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 336 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 28′ U (mapo)41.036944444444-2.4655555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 203 m [+] | ||
Areo | 113,68 km² (11 368 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcolea del Pinar [+] | |||
Alcolea del Pinar (A. de la Pinaro) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 336 loĝantoj sur areo de 113,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². Krom la municipa ĉefurbo, la municipo inkludas la domarojn de Cortes de Tajuña, Garbajosa, Tortonda kaj Villaverde del Ducado.
Domaroj | Loĝantoj (2015) |
---|---|
Alcolea del Pinar | 252 |
Cortes de Tajuña | 19 |
Garbajosa | 11 |
Tortonda | 28 |
Villaverde del Ducado | 33 |
La loĝantoj nomiĝas alcoleanos.
Alcolea del Pinar estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo konsiderita foje en la komarko aŭ distrikto Alkario kaj foje en la Montaro de Gvadalaĥaro, en la norda pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 203 m super marnivelo; je 83 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 183 km el Zaragozo. Geografiaj koordinatoj estas 41°02′13″N 2°27′56″Ok. Ĝi estas trafike bone ligita ĉar ĝi situas ĉe la Nordorienta Aŭtoŝoseo, en la km 135, inter Gvadalaĥaro kaj Zaragozo. La teritorio havas komunan limon kun Abánades, Anguita, Saúca, Sigvenco, Sotodosos, Torremocha del Campo, Luzaga, Estriégana kaj Medinaceli.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 336, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcolea del Pinar, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcolea del Pinar kie oni falis al la nunaj 336.