Alcoutim | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8970 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 917 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 28′ N, 7° 28′ U (mapo)37.469972222222-7.4731111111111Koordinatoj: 37° 28′ N, 7° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 193 m [+] | ||
Areo | 575,36 km² (57 536 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Alcoutim estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 2512 loĝantoj (2021).
Ĝi estas sidejo de la Municipo Alcoutim kun 575,36 km² de areo kaj 2521 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kun Mértola, oriente kun Hispanio (El Granado, Sanlúcar de Guadiana kaj San Silvestre de Guzmán), sudoriente kun Castro Marim, sudokcidente kun Tavira kaj okcidente kun Loulé kaj Almodôvar. Ĝi estas ankaŭ unu el nur tri municipoj en la distrikto kiuj ne havas aliron al la maro.
Estas flosilo por pasaĝeroj por Sanlúcar de Guadiana, HIspanio, sed ĝi ne povas transporti vehiklojn. Laŭ ŝoseo la distanco inter ambaŭ loĝlokoj estas de 70 km.
Laŭ Adalberto Alves, en sia Dicionário de Arabismos da Língua Portuguesa, la deveno de la loknomo Alcoutim estas araba al-quṭamî, «reĝa falko».
La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:
Pro sia strategia loko ĉe la dekstra bordo de la rivero Gvadiano kaj proksime de la marbordo, Alcoutim ricevis nombrajn historiajn popolojn el kiuj oni trovis restaĵojn, ĉefe de romianoj, nome la akvobaraĵo de Álamo kaj araboj (loknomo). Estante tute ĉe la rivero, kaj farante landlimon kun Hispanio, Alcoutim estis dum jarcentoj militbazo ĉe nordorienta Algarve.
Tiukadre oni konstruis kastelon. Dum la tertremo de 1755 la mezepoka kerno de la urbo suferis damaĝojn.