Aldeaquemada | |||
---|---|---|---|
Aldeaquemada (Jaén, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Jaén | ||
Municipo | Aldeaquemada | ||
Poŝtkodo | 23215 | ||
Retpaĝaro | Aldeaquemada.com | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Aldeaquemada | ||
Urbestro | Manuel Fernández Vela (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 571 [1] | ||
Loĝdenso | 4,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 38°24′N 3°22′U / 38.4°N, 3.367°U (mapo) Koordinatoj: 38°24′N 3°22′U / 38.4°N, 3.367°U (mapo) | ||
Alto | 696 m | ||
Areo | 121 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldeaquemada [+] | |||
Aldeaquemada (Bruligita Vilaĝeto) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la nordo de la provinco kaj la centro de la komarko Sierra Morena Orienta en la Natura Parko Despeñaperros, lime norde kun la provinco Ciudad Real.
La areo de la municipo estas 121 km2 kie loĝas 571 geloĝantoj, do loĝdenso estas 4.7 loĝ./km2. Aldeaquemada situas je 107 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno. Je 2 km estas fama akvofalo Cimbarra.
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 571 geloĝantoj de la municipo Aldeaquemada estas 275 inoj kaj 296 viroj. En la 121-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 555 geloĝantoj, kaj aliaj 16 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 6, 3 inoj kaj 3 viroj, kaj mortis 5, 2 inoj kaj 3 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 195 homoj (34.2%).
En la areo estas gravaj prahistoriaj rokpentraĵoj kaj oni trovis ankaŭ restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio. Sed kiel setlejo, ĝi ekzistis nur ekde la epoko de la klerisma politiko por loĝigo fare de Karlo la 3-a realigita inter 1768 kaj 1793. Venis kolonoj el Centreŭropo por loĝigi la senhoman zonon de Sierra Morena kaj sekurigi la trapasejojn de Despeñaperros el Kastilio al Andaluzio. La nova municipo enhavis domarojn Buenos Aires, Santa Cruz kaj Tamujosa.
|