Alderley Edge estas je 6 mejloj (10 km) nordokcidente de Macclesfield kaj je 15 mejloj (24 km) sude de Manchester. Ĝi situiĝas ĉe la bazo de deklivo kaj densa arbara sabloŝtona klifo nome, Alderley Edge, kiu estas la plej karaktera topografia trajto de la areo kaj superrigardas al la Ebenaĵo de Cheshire.
Alderley Edge estas bone konata pro ties alfluo kaj multekostaj loĝejoj, kiuj estas ene de la tiel nomata Ora Triangulo de Cheshire.[2][3] Alderley Edge havas selektitajn kafejojn kaj modovendejojn kaj allogis nombrajn futbalistojn de la Supra Ligo, aktorojn kaj milionulajn negocistojn.[4][5] Ĝi estas unu el plej multekostaj kaj dezirataj lokoח por loĝi en Britio ekster Centra Londono.[3][6][7]
Roeder C., 1902. Prehistoric and Subsequent Mining at Alderley Edge etc.. Trans. Lancs. and Ches. Antiqn. Soc. Vol. 19, pp. 77–136
Roeder, C. and Graves, F.S., 1905. Recent Archaeological Discoveries at Alderley Edge. Trans. Lancs. and Ches. Antiqn. Soc. Vol. 23, pp. 17–29
Stanley, Louisa D., 1843. Alderley Edge and its Neighbourhood. Origine publikigita de Swinnerton, represita de E J Morten, 2a Eld., 1969. Manchester, UK: E.J. Morten