Aleksandros PAPAGOS (en greka: Αλέξανδρος Παπάγος; 9a de Decembro 1883[1] – 4a de Oktobro 1955) estis greka marŝalo kiu estris la Helenan Armeon en la Dua Mondmilito kaj en la postaj stadioj de la Greka Enlanda Milito kaj iĝis Ĉefministro de la lando post sia venko en la balotado de 1952. Lia regado estis difinita de la Malvarma Milito; militbazoj de Usono estis akceptitaj sur la grekia teritorio, oni kreis povegan kaj ardan kontraŭ-komunisman aparaton, kaj la komunista estro Nikos Plumpidis estis ekzekutita per pafekzekutado.