Alexander Wienerberger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1891 en Vieno |
Morto | 5-an de januaro 1955 (63-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero fotisto soldato |
Alexander WIENERBERGER (8a de decembro 1891, Vieno - 5a de januaro 1955, Salzburgo) estis aŭstra kemia inĝeniero, kiu laboris dum 19 jaroj ĉe kemiaj entreprenoj de Sovetunio. Dum li laboris en Ĥarkivo, li kreis serion de fotoj de la Holodomoro de 1932-1933, kiuj estas fotografaj atestoj pri amasa mortado de la ukraina popolo tiutempe.
Alexander Wienerberger naskiĝis en 1891 en Vieno, en familio de miksita deveno. Malgraŭ la fakto, ke lia patro estis judo kaj patrino estis ĉeĥino, Aleksandro mem laŭ sia filino konsideris sin aŭstro kaj ateisto. [1]
De 1910 ĝis 1914 li studis en la Fakultato de Filozofio ĉe la Universitato de Vieno.
Dum la Unua mondmilito li estis mobilizita en la aŭstri-hungara armeo, partoprenis en bataloj kontraŭ la rusa armeo kaj estis kaptita en 1915.
En 1917 li translokiĝis al Moskvo, kie li fondis kemian laboratorion kun amikoj. Aŭtune de 1919, li provis eskapi de Sovetia Rusio al Aŭstrio tra Estonio per falsaj dokumentoj, sed malsukcesis: en Pskov li estis arestita de Ĉeka. Wienerberger estis kondamnita pri spionado. Li pasigis signifan parton de la 1920-aj jaroj en la malliberejo Lubjanka en Moskvo. [2] Dum lia restado en malliberejo, liaj kapabloj kiel kemiisto estis estimataj de la sovetia registaro, kiu dungis eksterlandajn kaptitojn laborantajn en produktado. Wienerberger laboris kiel inĝeniero por produktado de vernizoj kaj farboj, poste - en fabrikoj por produktado de eksplodaĵoj. [3]
En 1927, lia geedzeco kun Josefine Rönimois, devenanta el la baltaj germanoj, disiĝis. La eksa edzino kune kun filino Annemarie kaj filo Aleksandro restis en Estonio (poste Annemarie translokiĝis al Aŭstrio).
En 1928, la unuan fojon post malliberigo, Wienerberger vizitis siajn parencojn en Vieno kaj faris novan geedzecon kun Lilly Zimmermann, la filino de fabrikisto el Schwechat. Post lia reveno al Moskvo, limigoj de li estis levitaj, kio permesis al lia edzino translokiĝi al Sovetunio. En 1931, lia edzino mallonge revenis al Vieno, kie ŝi naskis ilian filinon Margot.
En fruaj 1930-aj jaroj, Wienerberger-familio loĝis en Moskvo, kie Aleksandro havis pozicion ĉe kemia fabriko. En 1932 li estis sendita al Ljubuĉani (Moskva Oblasto) al la posteno de teknika direktoro de plasta fabriko, kaj en 1933 transdonita al egala pozicio en Ĥarkivo.
Vivante en Ĥarkivo, la tiama ĉefurbo de la Ukraina SSR, Wienerberger atestis amasan malsategon kaj fotis la scenojn, kiujn li vidis sur la stratoj de la urbo, malgraŭ la minaco de aresto de NKVD[2].
Dum sia restado en Harkovo, Aleksandro Wienerberger sekrete kreis ĉirkaŭ 100 fotojn de la urbo dum la Holodomoro. Liaj fotoj montras vicojn de malsataj homoj ĉe nutraĵvendejoj, malsatigitaj infanoj, korpojn de homoj mortintaj pro malsato sur la stratoj de Harkovo, kaj amasojn de viktimoj de malsato. La inĝeniero kreis siajn fotojn per la germana Leica-fotilo, kiu probable estis transdonita al li de amikoj el eksterlando. [1]
Forirante al Aŭstrio en 1934, Wienerberger sendis negativojn per diplomatia poŝto helpe de la aŭstra ambasado. Aŭstraj diplomatoj insistis pri tia mezuro de singardemo, ĉar probable serĉado de personaj aferoj ĉe la limo estus tre probable, kaj eventuala malkovro de fotoj povus minaci lian vivon. Reveninte al Vieno, Wienerberger transdonis la bildojn al kardinalo Theodor Innitzer, kiu kune kun la ĝenerala sekretario de la Internacia Komitato de Naciaj Minoritatoj Ewald Ammende prezentis ilin al la Ligo de Nacioj. [1]
En 1934, la Patruja Fronto en Aŭstrio publikigis la fotojn de Wienerberger en malgranda broŝuro "Rußland, wie es wirklich ist" (Rusujo, kiel ĝi vere estas), sed sen atribuo. [4]
La fotoj de Wienerberger unue estis disponeblaj al la publiko en 1935 danke al la publikigo en la libro "Ĉu Rusujo devas malsati?" (Muss Russland Hungern) de Ewald Ammende; la fotoj ne aludis la aŭtoron pro zorgoj pri sekureco de sia kreinto. [5] En 1939 Aleksandro Wienerberger publikigis en Aŭstrio sian propran libron de memoraĵoj pri la vivo en Sovetunio, en kiu du ĉapitroj estas dediĉitaj al la Holodomoro. [6] Fotoj ankaŭ estis inkluditaj en liaj memuaroj publikigitaj en 1942. [7]
En 1944, Wienerberger funkciis kiel liga oficiro de la Rusa Liberiga Armeo. Post la milito, li sukcesis eviti la translokigon al sovetiaj trupoj - li eskapis en la usonan zonon de okupado en Salzburgo, kie li mortis en 1955. [8]
Nuntempe, la fotoj de Wienerberger estis republikigitaj en multaj aliaj verkoj, kaj estas ekspoziciitaj precipe en la Kanada Muzeo por Homaj Rajtoj en Vinipego.