Alfred Gercke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1860 en Hanovro, Reĝlando Hanovro |
Morto | 26-an de januaro 1922 (61-jaraĝa) en Breslaŭo, Germana Regno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Bonna universitato |
Familio | |
Infano | Achim Gercke (en) |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto klasikisto |
Karl Friedrich August Alfred GERCKE (naskiĝinta la 28-an de marto 1860 en Hanovro, Reĝlando Hanovro, mortinta la 26-an de januaro 1922 en Breslaŭo, Germana Regno) estis germana klasika filologo.
Gerko komencis siajn studojn (1880-83) ĉe la Bonna universitato, ĉefe ĉe Hermann Usener, Franz Bücheler kaj Reinhard Kekulé von Stradonitz antaŭ iro al Berlino en 1883 por plustudi ĉe Hermann Diels. Sed li revenis al Bonno kie li doktoriĝis en marto 1885 kaj akiris en novembro la licencon pri gimnazia instruado. Inter 1886 kaj 1888 li estis instruisto ĉe Luiza gimnazio en Berlino kaj habilitiĝis en 1890 ĉe Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff en Göttingen. Tie li restis ĝis 1893 privatdocentece kaj komisiitis en 1893-95 pri intertempa profesora anstataŭigo en la universitato de Kenigsbergo. En 1895 Gercke iĝis eksterorda, en 1896 orda profesoro en la universitato de Greifswald kie li estis rektoro en 1908/09. En la universitato de Breslaŭo Gercke estis orda profesoro ekde 1909 (kie li rektoris en 1920/21).
Liaj fokusoj koncentriĝis antaŭ ĉio pri la historio de greka filozofio kaj aparte ankaŭ de helenisma filozofio kaj Seneko la pli juna. Jam lia disertaĵo por kiu li kolektis la fragmentojn de la krizipa verko Πεϱὶ εἱμαϱμένης kaj Πεϱὶ πϱονοίας estis teme simila. El tio fruktodone estiĝis lia artikolo pri Aristotelo por la Pauly-Wissowa Realenzyklopädie (RE), la eldono de la teofrasta Πεϱὶ πυρός (aldonitaĵo al la prelegkatalogo por Greifswald, 1896), la verko Senecastudien (1895) kaj la unua science bazita teksteldono de la seneka verko Quaestiones naturales (1907).
Li strikte scienca okupiĝo pri la t.n. homera aŭtoridentecdemando kaj studoj pri Vergilio (Die Entstehung der Aeneis, 1913) fine ne gajnigis verajn rezultojn. Lia (re)nomo estos por ĉiam atribuita al la superrigarda enkonduko pri antikvo-studado Einleitung in die Altertumswissenschaft kiun li verkis kune kun Eduard Norden, iama kolego el la tagoj de Greifswald, kaj kun apogo de aliaj fakuloj ekde 1908. La duan (1908) kaj trian eldonon (1927) ne plu kunprizorgis Norden; la finiĝo de la tria ankaŭ sukcesis nur post la morto de Gercke.
El la inkita plumo de Gercke elfluis krome la kontribuaĵoj Methodik (1910, dua eldono 1912) kaj Geschichte der Philosophie (1908/09, dua en 1912, tria en 1922): temis ĉi-tie pri fruktoj de ekskluzive propra kaj longjara esplorado.