Alfréd Schaffer | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1893 en Budapeŝto | ||
Morto | 30-an de aŭgusto 1945 (52-jaraĝa) en Prien am Chiemsee | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Alfréd Schaffer [ŝafer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schaffer Alfréd estis hungara futbalisto (avanulo), trejnisto, bilardisto.
Alfréd Schaffer[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1893 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de aŭgusto 1945 en Prien am Chiemsee (ekzistas aliaj datenoj laŭ pluraj biografioj!).
Alfréd Schaffer futbalis en pluraj teamoj en Hungario inter 1911-1919. La plej longe li ludis en en:MTK Budapest FC inter 1914-1919 en 89 matĉoj kun 154 goloj, dum li estis hungara ĉampiono trifoje kaj golreĝo dufoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1915-1919 15-foje kun 17 goloj. Li partoprenis en la Hungara Sovetrespubliko, tial post la fiasko li rifuĝis al eksterlando, kie li same futbalis en pluraj teamoj. Ĝis 1933 li estis aktiva futbalisto, post kelkaj jaroj ankaŭ en Hungario. Tiam li estis ankaŭ germana, aŭstra kaj ĉeĥoslovakia ĉampionoj. Li estis ankaŭ futbaltrejnisto inter 1923-1945, dum liaj teamoj estis hungara kaj itala ĉampionoj. Li ankaŭ ĉiutage estis bilardisto en kafejoj.