Algovio | |||
---|---|---|---|
Geografia regiono | |||
regiono [+] | |||
Lando | Germanio | ||
- koordinatoj | 47° 32′ 22″ N, 10° 11′ 33″ O (mapo)47.53945555555610.192566666667Koordinatoj: 47° 32′ 22″ N, 10° 11′ 33″ O (mapo) | ||
Loĝantaro | 135 000 [+] | ||
Algovio | |||
Vikimedia Komunejo: Allgäu [+] | |||
La Algovio (germane Allgäu) estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholz [jungholc] (en Tirolo) kaj Kleinwalsertal (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, monta herbejo kaj de mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.
En la Algovio loĝas pli ol 500 000 homoj. La regionaj limoj de la Algovio ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas. Oni disigas la Algovion (historie laŭ la radikiĝintaj dialektoj) en kvar partoj:
Interalie: Bad Wurzach - Bad Wörishofen - Buchenberg - Füssen - Immenstadt en Algovio - Isny en Algovio - Kaufbeuren - Kempten en Algovio - Leutkirch en Algovio - Lindenberg en Algovio - Marktoberdorf - Memmingen - Mindelheim - Oberstaufen - Oberstdorf - Sonthofen - Wangen en Algovio.
La plej grandaj riveroj estas en la okcidento la rivero Argen [argen] (Supra Argen, Suba Argen), en la mezo la rivero Iller [iller], mezoriente la rivero Wertach [vertaĥ], kio fluas en Aŭgsburgo en la riveron Lech [leĥ], kio estas pli/malpli la orienta limrivero de la Algovio. La plej grandaj lagoj en la Algovio estas la Lago Forggensee kaj la Lago Grosser Alpsee.
La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj:
Großer Krottenkopf – 2.657 m (Aŭstrio) Hohes Licht – 2.651 m (Aŭstrio) Hochfrottspitze – 2.649 m (Germanio) Mädelegabel – 2.645 m (Germanio) Urbeleskarspitze – 2.632 m (Aŭstrio) Steinschartenspitze – 2.615 m (Aŭstrio, hajlbrona vojo) Bockkarkopf – 2.609 m (Germanio, hajlbrona vojo) Marchspitze – 2.609 m (Aŭstrio) Bretterspitze – 2.608 m (Aŭstrio) Biberkopf – 2.599 m (plej suda germana punkto)