Alijó | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5070 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 942 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 17′ N, 7° 28′ U (mapo)41.276444-7.474889Koordinatoj: 41° 17′ N, 7° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 760 m [+] | ||
Areo | 297,6 km² (29 760 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alijó [+] | |||
Alijó estas portugala urbo en la sudoriento de la distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Douro.
Ĝi estas sidejo de la municipo Alijó kiu havas totalan areon de 298 km², 10 390 loĝantojn en 2022 kaj loĝdensecon de 34,9 loĝantoj por km², subdividita en 14 fregezioj. La municipo limas norde kun Vila Pouca de Aguiar kaj Murça, oriente kun Carrazeda de Ansiães, sude kun São João da Pesqueira kaj okcidente kun Sabrosa.
Estas loĝado jam el prahistoriaj tempoj, kiel atestas dolmeno kaj diversaj kastrumoj. Romianoj lasis fontanojn, ŝoseojn kaj pontojn tra Alijó. Poste la areon okupis Suevoj.
La areo estis konkerita de kristanoj el islamanoj definitive ĉirkaŭ la 11-a jarcento, sed dumlonge la areo restis senhoma. Pri la gravo de la diversaj tiamaj municipoj atestas diversaj pilorioj kaj poste urbodomoj, ĉefe de la 18-a jarcento. Pri la riĉo de la nobelaro atestas diversaj blazondomoj.
La plej fruaj referencoj al la regiono de vila, urbeto aperis en la dokumentoj Inquirições de la reĝo Afonso la 2-a (1220) kaj foruo (1226). Municipa aŭtonomeco realiĝis en la 13-a jarcento, kiam konfirmis Afonso la 3-a en 1269. Similajn ĉartojn havigis la reĝo Manuelo en 1514. Dum jarcentoj hegemoniis la nobela familio Tavora ĝis 1758-1759.
La loĝantaro de Alijó atingis pinton de preskaŭ 24 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 10 000, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Grava enspezofonto estas produktado de vino.
La municipo Alijó havas la jenajn fregeziojn: