Alina Janowska

Alina Janowska
Persona informo
Alina Janowska
Naskonomo Alina Maria Janowska
Naskiĝo 16-an de aprilo 1923 (1923-04-16)
en Varsovio,  Pollando
Morto 13-an de novembro 2017 (2017-11-13) (94-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Alzheimer-malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Armea Tombejo Powązki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Wojciech Zabłocki (1963–2017)
Andrzej Borecki (en) Traduki (1954–1963) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Tadeusz Pluciński (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Michał Zabłocki (en) Traduki
 ( Wojciech Zabłocki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Setka, Alina vd
Okupo aktoro
dancisto
filmaktoro
rezistobatalanto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1943–17-a de marto 2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alina Maria Janowska-Zabłocka (naskiĝis la 16-an de aprilo 1923 en Varsovio kaj mortis la 13-a de novembro 2017) estis pola teatra kaj filma aktorino.

Ŝi devenas de bienposeda familio. Ŝia onklo Bohdan Janowski, oficiro, iĝis viktimo de la soveta Katina murdo. Alina Janowska forlasis Orientajn Limregionojn en 1939, translokiĝante al Varsovio. En 1942 ŝi estis arestita (en loĝejo de de ŝia onklino oni trovis armilejon) kaj malliberigita por 9 monatoj en la virina filio de Pawiak. Ŝi partoprenis la Varsovian Insurekcion aliĝinte jam la 1-an de aŭgusto dum kiu ŝi estis kurierino de bataliono "Kiliński" soldatservante ĝis la 4-a de oktobro 1944. Post eliro de la ĉefurbo ŝi trairis al la gepatroj en apuda Tworki.

Ŝian unuan prezentiĝon en 1943 anoncis Jerzy Waldorff, akompanis Witold Lutosławski kaj Adam Panufnik. Post la dua mondmilito ŝi laboris en Teatro Syrena (Sireno), kie ŝi ludis en kabaredo Gong. De tie ŝi trafis al scenejo de "Zakazane piosenki" (Malpermesitaj Kantoj).

Ŝi prezidas Bonfarantan Fondaĵon "Gniazdo" (Nesto).

La lastan fojon ŝi publike aperis marte 2013 dum la 34-a Trarigardo de Aktora Kanto, kie ŝi solenis sian jubileon de artisma laboro. Ŝi suferas je Alzheimer-malsano.

Ŝia edzo estas Wojciech Zabłocki, arkitekto, skermisto, trifoja medalisto de laŭvicaj Someraj Olimpikaj Ludoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]