Almadrones

Almadrones
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19490
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 2° 46′ U (mapo)40.902222222222-2.7722222222222Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 054 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almadrones (Hispanio)
Almadrones (Hispanio)
DEC
Situo de Almadrones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almadrones [+]
vdr

Almadrones estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 55 loĝantoj sur areo de 21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,6 loĝantoj/km².

Almadrones situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario, aŭ foje konsiderata en la Montaro de Gvadalaĥaro, en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 1.054 m super marnivelo. Geografiaj koordinatoj estas 40°54′08″N 2°46′20″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Alaminos, Argecilla, Brihuega, Castejón de Henares kaj Mandayona.

Nordokcidente: Jadraque kaj Villanueva de Argecilla Norde: Castejón de Henares Nordoriente: Mirabueno
Okcidente: Villanueva de Argecilla Oriente: Abánades
Sudokcidente Argecilla Sude: Cogollor Sudoriente: Alaminos kaj Las Inviernas

La setlejo kreiĝis sur la antikva vojo el Gvadalaĥaro al Zaragozo, je unu leŭgo kaj duono el la Venta del Puñal kaj alia plia el Gajanejos. Ĝi estis haltejo de poŝtoj. Produktis grenon, paŝtejojn kaj brutaron. Ĉe la elirejo de tiu vilaĝo troviĝis gastejo kaj vojpagejo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 63, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almadrones, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almadrones kie oni falis al la nunaj 63.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]