Almodôvar | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 449 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 31′ N, 8° 4′ U (mapo)37.511388888889-8.0602777777778Koordinatoj: 37° 31′ N, 8° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 286 m [+] | ||
Areo | 777,88 km² (77 788 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almodôvar [+] | |||
Almodôvar estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 6 713 loĝantoj (2021).
Ĝi estas subdividita en ses fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipo Castro Verde, oriente kun Mértola, sudoriente kun Alcoutim, sude kun Loulé, sudokcidente kun Silves kaj okcidente kaj nordokcidente kun Ourique.
La sidejo estas en la loĝloko Almodôvar, kiu havas ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn (2021), nome en la freguesia Almodôvar e Graça dos Padrões.
La municipio estas dividita en jenaj submunicipoj:
Estas restaĵoj eĉ el epoko de megalito, nome dolmenoj en Santa Clara-a-Nova kaj Gomes Aires, krom trovo en Rosário de la Steleo de Monte Gordo. El Ĥalkolitiko restis funebraj strukturoj de falsa kupolo en São Barnabé. Kaj pli gravaj kaj abundaj estis restaĵoj de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko (steleoj kun tre frua praskribaĵo, 8-a ĝis 5-a jarcento a.n.e.). Prie estas muzeo nome Museu da Escrita do Sudoeste.
De romia epoko restis kasteloj laŭlonge de Ribeira de Oeiras, akvobaraĵo kaj nekropolo ĉe Monte Novo do Castelinho, mino ĉe Brancanes, kaj la setlejo de Mesas do Castelinho, kun ortangulaj stratoj kaj gravaj konstruaĵoj. La strategia loko proksime de Mértola ĉe la rivero Gvadiano kaj la mina zono de Aljustrel favoris la loĝadon en la epoko de la Romia Imperio.
Poste okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus, en kiu abundis ruraj setlejoj (aldeia) kaj estis eĉ fortikaĵo aŭ almudaûár (rondoforma domo aŭ kastelo), vorto kiu estas la etimologia deveno de la nuna loknomo. La rekonkero de la zono fare de kristanoj okazis inter 1238 (konkero de Mértola) kaj 1245 (konkero de Marachique). Fine de la 13-a jarcento la teritorio apartenis al la Militordeno de Sant'Iago da Espada. En la 16-a jarcento okazis disvolviĝo, konstruado de urbodomo, de konvento de franciskanoj kaj eĉ ĝia lernejo pro teologio.
Krom regionaj agrikulturo kaj brutobredado estis granda aktiveco pri diversaj metioj, ekzemple pri ledo, ŝufabrikado, lano, fromaĝo, mielo, arbutalkoholaĵo ktp.