Almonacid del Marquesado | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16431 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Álvaro Martínez Chana (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 455 (2013) | ||
Loĝdenso | 9,62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 49′ N, 2° 46′ U (mapo)39.823333333333-2.7669444444444Koordinatoj: 39° 49′ N, 2° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 892 m [+] | ||
Areo | 47,3 km² (4 730 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Almonacid del Marquesado [almonazId del markesAdo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas almonacideño aŭ fipopulare gangorro. La censita loĝantaro en 2013 estis de 455 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,62 loĝ/km².
Almonacid del Marquesado estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la nordo de la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je averaĝa altitudo de 892 m (maksimume je 946 m kaj minimume ĉe 790 m; je 70 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 115 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 47,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°49′24″N 2°46′1″O.
Ĝi estas je ses kilometroj de Puebla de Almenara kaj je sep de Villarejo de Fuentes kaj El Hito. Proksime estas la ruinoj de la romia urbo Segóbriga, kaj je 11 km laŭ la regiona ŝoseo CM-3009 de (Saelices - San Clemente), estas la nacia ŝoseo Aŭtovojo de Levanto Madrido-Valencio.
Troviĝis en la areo restoj de la Bronzepoko. Dum la Romia Imperio la areo dependis de la urbo Segobrigo, kun nomo antaŭromia. La nomo Almonacid estas de araba deveno nome de la termino Al-Monaster, kiu signifas "La Monaĥejo".
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis de dekstraj partioj ĝis 2003 kiam komencis estis de la socialisma partio PSOE.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Prenante la Sanktan Kriston de Mirakloj en procesio, kun ĝia nigra koloro.