Almorox | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
Provinco | Toledo | ||||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 45900 | ||||
Retpaĝaro | [1] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Julia Notario (PP) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 458 (2010) | ||||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 14′ N, 4° 24′ U (mapo)40.2325-4.3919444444444Koordinatoj: 40° 14′ N, 4° 24′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 533 m [+] | ||||
Areo | 65 km² (6 500 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Almorox [+] | |||||
Almorox estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas kvar domaroj nome Almorox, Urbanización El Pinar de Almorox, Urbanización Parque El Romillo kaj Urbanización Dehesa de Almorojuelo.
La termino "Almorox" devenas el araba al murug kiu signifas la herbejojn. Antaŭe ĝi nomiĝis Almoroyo aŭ Almoroyuelo.
La loĝantoj nomiĝas Almorojanos. La censita populacio en 2010 estis de 2.458 loĝantoj kaj la denseco estas de 37,82 loĝ/km². La populacio stabiliĝis dum la tuta 20a jarcento ĉirkaŭ du mil loĝantoj, sed certe pli alte dum la unua duono.
Almorox estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la plej norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 533 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 65 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′57″ N 4°23′31″ Ok.
La municipo situantas sur la norda deklivaro de malgranda monteto, en ebena tereno, borde de la rojo Tordillos kaj ĉe la rivero Alberĉe. De nordo orienten estas trapasata de la rojoj Labros kaj Tabalon, kiu unuiĝinte formas la rojon Tordillos kiu enfluas en la Alberĉe.
Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cenicientos, Cadalso de los Vidrios, San Martín de Valdeiglesias kaj Villa del Prado en la provinco de Madrido kaj Santa Cruz del Retamar, Escalona kaj Paredes de Escalona en la provinco de Toledo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Eble estis romiaj setlejoj, kiel sugestas ekzisto de nombraj pontoj. De la arba epoko restis multaj toponimoj.
Post la reconquista, ĝi apartenis al Duklando de Escalona, el kiu ĝi sendependiĝis, kun aliaj najbaraj lokoj, en 1567. Tiam Filipo la 2-a donas la titolon de vilaĝo, kaj ekhavis sian propran jurisdikcion kaj justicon.
En la rojoj estis en la 19a jarcento tris muelejoj por faruno, kiuj kun aliaj tri por oleo, estis la nura industrio de la vilaĝo. En 1901, estis inaŭgurata la fervojo Madrido-Villa del Prado-Almorox, kiu estos fermata en 1965.
Krom la ĉefa kerno aŭ domaro de Almorox, estas aliaj domaroj kiaj:
La plej alloga loko de tiu vilaĝo estas El Pinar (la pinaro), nome arbaro en la nordo de la provinco de Toledo, de impresa beleco, kie troviĝas maloftaj bestoj kiaj sciuroj, cervoj kaj aproj, inter aliaj interesegaj specioj.
Estas fama kaj konata momento en la novelo Lazarillo de Tormes (1554) kiam knabo klopodas trompi blindulon, sed tiu ruze malkovras ties klopodon: tio okazas en Almorox, kien la knabo Lázaro kaj la blindulo venas en tempo de vinber-rikoltado.