Alonso Sánchez Coello | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1530 en Benifairó de les Valls |
Morto | 8-an de aŭgusto 1588 (57-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono |
Familio | |
Infano | Isabel Sanchez Coello (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Alonso Sánchez Coello (Benifairó de les Valls, Valencio, ĉirkaŭ 1531 – Madrido, 8-a de aŭgusto 1588) estis pentristo de la hispana renesanco, nomumita kortega pentristo de la reĝo Filipo la 2-a.
Li loĝis ekde la dek jaroj en Portugalio[1] kaj lia artisteduko ekis en Lisbono, kiel protektito de la reĝo Johano la 3-a. Li veturis poste al Flandrio, kie li studis kun Antonio Moro. En 1552 li laboris kiel pentristo de la reĝa familio en la portugala ĉefurbo kaj en 1555 li revenis en Hispanion, kie li iĝis la portretisto de la reĝa familio kaj de ties plej proksima etoso, kiel de la Infantino Johanino kaj el 1559 de la kortego de Filipo la 2-a.[1]
Lia filino, Isabel Sánchez Coello, disĉiplo lia, estis same grava portretistino.
Li admiris la pentrarton de Tiziano, kiel li mem, fakulo pri portretoj kaj simplaj figuroj, kaj de detalismo propra de Velázquez. Inter sia verkaro, troviĝas diversaj religiaj bildoj por la eklezio kaj la nobeluloj de la kortego, kvankam lia famo rilatas al la portretoj, ĉiuj el la reĝa familio aŭ ties proksimuloj. Temas pri portretoj de granda simpleco en kiuj klare montriĝas la roluloj, preskaŭ ĉiam situaj antaŭ neŭtra fono (ekzemple, malhela kurtenaro) kiu emfazas la kolorojn kaj kvaliton de la vestaĵoj. Sánchez Coello ne sekvis en siaj verkoj la tradicion hegemonian en la tiamaj hispanaj emoj, sed kombinis influojn de la skoloj de manierismo kaj Romismo.[1]