La alta kuirarto (de la franca, haute cuisine, [ot kɥizin]; ankaŭ grande cuisine, [gʀɑ̃d kɥizin] «granda kuirarto») estas stilo de kuirarto karakterizata per alta rafinemo en la prezentado, uzado de manĝoproduktoj tre altkvalitaj, alta profesieco de la kuiristoj kaj multekosteco. Ĝi havas sian originon en la 19-a jarcento en Parizo post la Franca revolucio, kiam eksaj palacaj kuiristoj devis proponi siajn servojn al la nova burĝa klaso,[1] kaj aktuale ĝi estas praktikata ĉefe en grandaj hoteloj kaj prestiĝaj restoracioj de la okcidenta mondo. La alta kuirarto ne estas difinita per partikularaj stiloj; temas ĉefe pri ĝenerala praktiko. Gustoj, teksturoj, odoroj kaj koloroj (per kvar el la kvin sentoj) estas organizita per perfekteco kaj harmonio kiel suprema montro de la virtuozismo de la kreivaj kapabloj de la grandaj kuiristoj kiuj ofte konkurencas en amaskomunikiloj kun aliaj famuloj de la etosoj de kino, sporto, muziko ktp.
La tradicio dividis la "altan kuirarton" en diversaj branĉoj de la franca kuirarto: