Altenahr | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Ahrweiler | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Altenahr | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 02643 | |||||
Poŝtkodo | 53502–53505 | |||||
Aŭtomobila kodo | AW | |||||
Oficiala Municipokodo | 07131003 | |||||
Subdivido | 4 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Albrecht Kreiten | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Roßberg 3 53505 Altenahr | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1492 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 31′ N, 6° 59′ O (mapo)50.51756.9886111111111Koordinatoj: 50° 31′ N, 6° 59′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 170 m | |||||
Areo | 14,84 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.altenahr-ahr.de/ | |||||
Altenahr estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 492 loĝantojn. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 492 loĝantojn.
Altenahr situas en la valo de la rivero Ahr je la norda rando de la Ahr-montaro, ĉirkaŭ 35 km sudoriente de la urbo Bonn.
La komunumo Altenahr konsistas el jenaj partoj: Altenahr, Altenburg, Kreuzberg kaj Reimerzhoven.
Jenaj komunumoj estas en rekta najbareco de Altenahr : Kalenborn, Grafschaft, Mayschoß, Ahrbrück, Lind kaj Berg.
La unu dokumenta mencio estis en la jaro 893 en Prümer Urbar, dokumento de la tiuepoka abatejo de Prüm.
Je la 7a de junio 1969 la ĝis tiam memstara komunumo Kreuzberg kun 560 loĝantoj fariĝis parto de Altenahr.[1]
La evoluo de la nombro de loĝantoj de Altenahr por la hodiaŭa komunuma areo:[2]
|
|
La komunuma konsilantaro en Altenahr konsistas el 16 membroj, kiuj estis elektitaj ĉe la komunuma baloto en Rejnlando-Palatinado 2014. La honorofica komunumestro estas la prezidanto.
La divido de la seĝoj en la konsilantaro estas jene:[3]
Wahl | SPD | CDU | FWG | sumo |
---|---|---|---|---|
2014 | 4 | 9 | 3 | 16 seĝoj |
2009 | 4 | 9 | 3 | 16 seĝoj |
2004 | 3 | 11 | 2 | 16 seĝoj |
|