Alternativa edukado estas terminego kiu enhavas multajn diversajn pedagogiajn alproksimiĝojn diferencajn el tiuj de la ĉefa pedagogio uzata en kulturo. Alternativaj medioj povas esti ene de ŝtataj, ĉartaj kaj sendependaj lernejoj same kiel ĉe medioj de hejm-bazita lernado. Multaj, sed ne ĉiuj edukaj alternativoj emfazas malgrandajn klasgrandojn, pli intimajn rilatojn inter studentoj kaj instruistoj kaj sento de komunumo.
La leĝa kadro por tia edukado varias laŭ loko, kaj determinas ajnan devigon por konformi ĉefajn normigajn ekzamenojn kaj gradojn.
Alternativa edukado kreskiĝis en reago al la establado de normigita kaj deviga edukado laŭlonge de la du lastaj du aŭ tri jarcentoj. Edukistoj kiaj Jean-Jacques Rousseau,[1] la svisa humanitarisma Johann Heinrich Pestalozzi; la usona transcendistoj Amos Bronson Alcott, Ralph Waldo Emerson, kaj Henry David Thoreau; fondintoj de progresema edukado nome John Dewey kaj Francis Parker, kaj la edukaj pioniroj kiaj Friedrich Fröbel, Maria Montessori kaj Rudolf Steiner kredis ke edukado devus kultivi la disvolviĝantan infanon je multaj niveloj: ne nur intelekte, sed ankaŭ laŭ moralo kaj spirito, emocie kaj psikologie, kaj fizike. Post la Dua Mondmilito oni disvolvigis alternativan esperton en Reggio Emilia por baza edukado fare de Loris Malaguzzi.
Kulturaj kritikistoj kiaj John Caldwell Holt, Paul Goodman, Frederick Mayer kaj George Dennison ekzamenis edukadon el individuismaj, anarkiismaj, kaj liberecanaj perspektivoj. Aliaj verkistoj, el Paulo Freire al usonaj edukistoj Herbert Kohl kaj Jonathan Kozol, kritikis la ĉefan okcidentan edukadon el la vidpunkto de liberalaj kaj radikalaj politikoj.