Altorricón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22540 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 429 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 0° 25′ O (mapo)41.8041666666670.41472222222222Koordinatoj: 41° 48′ N, 0° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 265 m [+] | ||
Areo | 32,41 km² (3 241 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Altorricón [+] | |||
Altorricón [altoriKON] (katalune El Torricó)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Altorricón estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.
Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko La Litera, inter la riveroj Cinca okcidente kaj Noguera Ribagorzana oriente. La municipa teritorio limas norde kaj okcidente kun Tamarite de Litera en la komarko.
La loĝloko Altorricón mem kiel sidejo de la municipo (265 msm)[2] estas je 93 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas sude de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio kaj komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-1240 norde kun Tamarite de Litera, kaj sude kun la nacia ŝoseo N-240 ĝuste ĉe la limo inter Aragono kaj Katalunio, kiu komunikas kun Binéfar nordokcidente kaj kun Almacelles jam en Katalunio.
Oni trovis restaĵojn de loĝado en Neolitiko kaj Bronzepoko.
Dum la Mezepoko Tamarite estis unu de la plej gravaj kernoj de la Regno Aragono. La historio de Altorricón estas ligita al apuda urbo Tamarite de Litera, ĝis separiĝo el tiu meze de la 1930-aj jaroj. Pro pliiĝo de loĝantaro de Altorricón – en 1930 jam estis 904 loĝantoj – kaj la deziro de plej granda parto de la loĝantaro ebligis la separigon disde la municipo de Tamarite de Litera, kio ekvalidis ekde la 7a de julio de 1932-
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Altorricón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 416 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj: