Altın Gün | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | https://altingunband.com/ |
Altın Gün («Orepoko» aŭ «tago de oro» en la turka) estas nederlanda muzikgrupo el Amsterdamo[1]. Temis pri grupo de psikedela muziko kiu inspiras sin je turka moderna muziko de la jaroj 1960-1970, kunigante okcidentan rokenrolon aŭ diskoan muzikon kaj turkan tradician muzikon[2].
Fine 2016, la nederlanda basisto Jasper Verhulst, ĉefe konata pro sia kunlaboro kun Jacco Gardner, malkovris Selda Bağcan kaj poste aliajn artistojn de la ora epoko de la turka rokenrolo kiel Barış Manço aŭ Erkin Koray. Li kundividas tiun novan muzikopasion kun du aliaj kunlaborantoj de Jacco Gardner: la gitaristo Ben Sulkigi kaj la drumisto Nic Mauskovic. Post anonco sur Facebook, aliĝis al la triopo Merve Dasdemir, kantistino, Erdinç Ecevit Yıldız, kantisto kaj muzikisto de baglamo. Poste aliĝis la grupon sesa muzikisto, la perkutisto Gino Groeneveld, membro de la grupo Jungle by Night.
En 2018 aperis la unua albumo: On[3]. En aprilo 2019 aperis la dua albumo: Gece.
Laŭ la kantistino de la grupo "la turka lingvo sole havas 26 tradukojn por "malĝojo". Ne ekzistas laŭvorta traduko en lingvon alian ol la turka por niaj tekstoj. Temas pri ĉio: amo, mondo, morto"[4].
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la franclingva vikipedio, listo de aŭtoroj.