Altŭar aŭ Al Tŭar (en araba: الطوار) estas distrikto en orienta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Dejra. Tiu estas komunumo kiu limas kun la Dubaja Internacia Flughaveno sude, Alkusajs norde, Hor Alanz okcidente kaj Muhajsna oriente. Ĝi bordas norde kaj sude kun la ŝoseoj D 93 (Al Nahda) kaj D 91 (Abu Hail) respektive. Altŭar enhavas tri sub-komunumojn, nome la jenaj:
- Altŭar Unua
- Altŭar Dua
- Altŭar Tria
Altŭar estas konsiderata multekosta loĝeja areo en Dubajo kaj hejmo de multaj bone konataj Dubajaj negocistoj. Ĝi estas hegemonie loĝeja komunumo. Gravaj lokoj estas la butikumcentro Al Ŭafa kaj la Dubaja Polica Ĉefsidejo krom kelkaj sportejoj kaj parkoj.
Ĝi havas 18 457 loĝantojn.
Distriktoj de Dejra en Dubajo |
---|
|
|