Alĥama, Alĥamo aŭ Aljama (en hispana [alˈxama], en portugala [ɐɫˈʒamɐ], en kataluna [əɫˈʒamə]) estas termino de araba deveno uzita en malnovaj oficialaj dokumentoj en Hispanio kaj Portugalio por aludi al la memregaj komunumoj de Maŭroj kaj Judoj vivintaj sub regado de kristanoj en Iberio. En kelkaj nuntempaj hispanaj urboj, la nomo ankoraŭ estas aplikitaj al la kvartaloj kie vivis tiaj komunumoj, kvankam la nekristanaj loĝantoj estis forpelitaj antaŭ jarcentoj.
La judaj komunumoj de Hispanio, pro sia propra socia izolemo kaj pro religiaj kaj politikaj postuloj truditaj al ili, ĉiam formis grupojn aparte de la cetero de la loĝantaro. La aŭtoritato plenumita de ties propraj rabenoj kaj la sistemo de imposto-kolektado fare de la estroj de la komunumoj por la administrado de komunaj aferoj, lokigis ilin preskaŭ komplete sen la jurisdikcio de la registaro de la lando; kaj, kiel rezulto, ili tuj venis pritrakti kun la funkciuloj ne kiel subjektoj submeteblaj al la ĝenerala juro de la lando, sed kiel kolektivaj aroj kun specialaj privilegioj kaj ankaŭ specialaj devoj.
Fontoj