Alŭohida aŭ Alŭohejda (en araba: الوحيدة) estas distrikto en orienta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Dejra. Tiu estas komunumo borde norde al Alhamrija Haveno, okcidente al Abu Hejl, oriente al Almamzar, kaj sude al Hor Alanz. La ŝoseoj D 92 (Al Ĥalij) kaj D 89 (Al Raŝijd) formas la nordan kaj sudan periferiojn de Alŭohida.
Alŭohida, laŭvorte signife La Unika, estas ĉefe loĝeja komunumo kun mikso de altnivelaj apartementoj kaj sendependaj vilaoj kaj urbaj hejmoj. La konsulejoj de Filipinoj kaj de Sirio estas en Alŭohida.
Ĝi havas 9 856 loĝantojn en 2000.
Distriktoj de Dejra en Dubajo |
---|
|
|