Amadigi di Gaula | |
---|---|
drama muzika verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 18-a jarcento |
Amadigi di Gaula (HWV 11) estas "magia" opero triakta, kun muziko de George Frideric Handel. Ĝi estis la kvina itallingva opero kiun Handel verkis por Londono kaj estis komponita dum sia restado en Burlington House en 1715. Ĝi estis bazita sur Amadis de Grèce, franclingva lirika tragedio de André Cardinal Destouches kaj Antoine Houdar de la Motte. Charles Burney asertis, ĉe la fino de la 18a jarcento, ke Amadigi enhavis "...pli da invento, varieco kaj bona komponarto, ol en ajna el la muzikaj teatraĵoj de Handel kiujn mi ĝis nun zorge kaj kritike ekzamenis".[1][2]
La opero premieris en Londono en la King's Theatre en Haymarket la 25an de majo 1715. Handel faris elstaran uzadon de blovinstrumentoj, kaj tiel la verko estas malkutime kolorplena, kaj foje similas al Akva muziko, kiun li komponis nur kelkajn jarojn poste. Escepta zorgo estis dediĉita al la produktado. Amadigi ne uzas voĉojn pli malaltajn ol alto kaj ĝi finas en tonalo. La opero estis sukcesa kaj ricevis konatan minimumon de 17 pluaj ludadoj en Londono en 1717.
Amadigi kaj Dardano, princo de Trakio, estas enamiĝinta de Oriana, filino de la reĝo de la Fortuninsuloj. Oriana preferas Amadigi. Ankaŭ Melissa la sorĉistino volas altiri Amadigi, klopodante kapti lin per la efiko de diversa sorĉado kaj minacoj. Amadigi en duelo mortigas Dardano-n. Melissa alvokas la fantomon de Dardano por estis helpita en sia venĝo, sed la fantomo diras, ke la dioj pretas protekti Amadigi kaj Oriana. Orgando, onklo de Oriana kaj sorĉisto, descendas de la ĉielo kaj benas la unuiĝon de Amadigi kaj Oriana. Danco de paŝtistoj konkludas la operon.