Amalgamated Press | ||
---|---|---|
eldonejo vd | ||
Dum | 1901 - 1959 | |
Sekvanto | Fleetway Publications | |
Fondintoj | Alfred Harmsworth vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Amalgamated Press estis eldona kompanio kiu publikigis ĵurnalojn kaj gazetojn en Granda Britio fondita de la ĵurnalisto kaj entreprenisto Alfred Harmsworth en 1901, kiu arigis siajn multajn publikigajn entreprenojn kune sub unu marko.[1]
El 1912 ili havis sidejon en Fleetway House en Farringdon Street, Londono.[2] En 1959 la kompanio estis aĉetita de la grupo Mirror kaj renomita Fleetway Publications. Ĝi akiris Longacre Press kaj la entreprenojn de George Newnes en 1961, kaj la grupo estis renomita International Publishing Corporation en 1963,[3] kvankam la komponantaj kompanioj plue uzis siajn proprajn nomojn ĝis 1968 kiam ili reorganiziĝis en la unuiga IPC Magazines. La marko "Fleetway" plue estis uzata por kelkaj publikaĵoj ĝis la komiksoj de la linio IPC estis venditaj laŭ la nomo Fleetway Publications al Robert Maxwell en 1987.[4]