Sankta | |||||
Amando el Mastriĥto | |||||
---|---|---|---|---|---|
la sanktulo kun serpento, 14-a jarcento
| |||||
Persona informo | |||||
Amand de Maastricht | |||||
Naskiĝo | ĉ. 575 en Bas-Poitou | ||||
Morto | ĉ. 676 en Saint-Amand Abbey | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Franka imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto verkisto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 6-a de februaro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Amando el Mastriĥto (nederlande: Amand van Maastricht; naskiĝinta ĉ. 575 en Potevio, mortinta ĉ. 676 en Saint-Amand-les-Eaux) estis misiisto en Flandrujo kaj episkopo de Lieĝo (tiam diocezo de Tongeren-Maastricht).
Amando, estante severega moralobservanto, predikadis, kristanigadis kaj malfermadis monaĥejojn. Estinte misiisto inter eŭskoj kaj slavoj li iĝis apostolo de Belgujo laŭ komisio de Dagoberto la 2-a, reĝo de Aŭstrazio. Amando episkopo vaga fondis klostrojn en Gento kaj Saint-Amand-les-Eaux. Inter 647 kaj 649 li episkopis en Lieĝo kaj abdikis pro nebrido de nemoralaj klerikoj, kontraŭ la volo de papo Martino la 1-a. Amando fondis la setlejon de Marchiennes kaj proponis malaperi monaĥejon en Nivelles. Poste li okupiĝis pri la kristanigo de paganoj ĉirkaŭ la rivero Skeldo antaŭ retiriĝo. La lastajn jarojn li frokulis.
Relikvoj de sankta Amando troviĝas ekde 1760 en la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Oberammergau en Bavarujo. Ankaŭ la urboblazono de Herongen aludas lin; tie Amando estas urba kaj preĝeja patrono. Intertempe intermiksiĝas kulto de li kun la samnoma samtempulo Amando el Worms. Kelkaj historiistoj eĉ pensas ke temas pri la sama persono.
Kaj la katolika Eklezio kaj la evangelia Eklezio en Germanio[1] memoras lin en la festotago 6-a de februaro.