Amarante | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 56 264 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 187 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 16′ N, 8° 5′ U (mapo)41.26666667-8.08333333Koordinatoj: 41° 16′ N, 8° 5′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 160 m [+] | ||||
Areo | 301,33 km² (30 133 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Amarante [+] | |||||
| |||||
Amarante estas portugala urbo en la nordoriento de la distrikto Porto, Norda regiono kaj subregiono Tâmega e Sousa, kun ĉirkaŭ 11 564 loĝantoj (2021).
Ĝi estas sidejo de la municipo Amarante kiu havas totalan areon de 301,33 km², 52 116 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 173 loĝantoj por km², subdividita en 26 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Celorico de Basto, nordoriente kun Mondim de Basto, oriente kun Vila Real kaj Santa Marta de Penaguião, sude kun Baião, Marco de Canaveses kaj Penafiel, okcidente kun Lousada kaj nordokcidente kun Felgueiras.
Amarante probable devenas el primitivaj popoloj kiuj loĝis en la montaro Serra da Aboboreira (el la Ŝtonepoko). Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.
Ĝi famiĝis je la alveno de dominika monaĥo Gonçalo de Amarante (1187-1259), naskiĝinta en Tagilde, Guimarães, kiu setliĝis en Amarante post pilgrimado al Romo kaj Jerusalemo. Al li oni atribuas la konstruadon de la malnova ponto super la rivero Tâmega. Poste Amarante iĝis pilgrimejo kaj la loĝloko kreskis. En la 16-a jarcento, D. Johano la 3-a ordonis la konstruadon de la Monaĥejo de São Gonçalo sur kapelo apud la ponto super la rivero Tâmega, kie laŭtradicie la beato nomita São Gonçalo loĝis kaj estis entombigita.
En 1763, okazis detruo de la malnova Ponto de São Gonçalo pro inundoj de la rivero Tâmega. En sekvaj jaroj oni rekonstruis ĝin laŭ la aspekto kiun ankoraŭ montras.
Komence de la 19-a jarcento, Napoleono Bonaparte klopodis invadi Portugalio kaj tiukadre ankaŭ tra Amarante pasis francaj trupoj, kaj okazis la epizodo de la Defendo de la Ponto de Amarante pro kio la Generalo Silveira ricevis la titolon de Grafo de Amarante kaj la urbo mem la Ordem Militar da Torre e Espada, do Valor, Lealdade e Mérito. Poste oni skizis planojn por la rekonstruado de la urbo, ĉar la francoj incendiis multajn domojn.
Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo. La liberalaj reformoj de la 19-a jarcento reorganizis administracie la teritorion kaj en 1855 oni nuligis la municipojn Gouveia, Gestaço kaj Santa Cruz de Ribatâmega, dum Amarante ricevis la plimulton de ties fregeziojn kaj eĉ kelkajn el Celorico de Basto.
La kultura pinto okazis komence de la 20-a jarcento, pere de lokanoj kiel Teixeira de Pascoaes en beletroj kaj Amadeo de Souza-Cardoso en pentrarto.
La loĝantaro de Amarante atingis pinton de preskaŭ 60 000 loĝantoj en la 2000-aj jaroj, sed poste oni malaltiĝis ĝis nunaj 52 000.
La municipo Amarante estas dividita en 26 fregezioj: