Amaranthus cruentus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
kampo kun ruĝa amaranto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amaranthus cruentus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ruĝa amaranto (Amaranthus cruentus), nomata ankaŭ grapola amaranto estas plantospecio el la genro Amaranto (Amaranthus) ene de la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae).
Amaranthus cruentus kreskas kiel unujara herba planto. Ĝi formas pivotradikon[1] kaj atingas kreskoalton de 30 centimetroj ĝis 2 metroj. La plantpartoj estas ofte ruĝecaj. La disbranĉiga trunko estas eĝa, kalva aŭ pli kaj malpli kovrata per triĥomoj.
La alternanta aŭ spirale starantaj folioj havas folitigojn kaj foliplatojn. La folitigon longas de 2,5 ĝis 18 cm. La simpla, lanceta ĝis ovforma foliplato longas de 6 ĝis 20 cm.. Ne ekzistas stipuloj. La kotiledonoj estas ĉirkaŭ 1,5 cm longaj, karnecaj kaj havas tigojn.
Amaranthus cruentus estas monoika. La terminale staranta, grapolara tuta floraro estas kunigita el densaj, spiksimilaj partaj floraroj. Ĝi longas 30 ĝis 50 cm kaj havas diametron de ĉirkaŭ 15 cm. La plej supra parta floraro staras ofte vertikale. La ĉirkaŭ 2 mm longaj brakteoj estas sube de la mezo sekhaŭta.
La masklaj floroj havas kvar aŭ kvin 2 ĝis 2,4 mm longajn, pintigitajn, spatelformajn tepalojn kaj kvin iberajn, ĉirkaŭ 1 mm longajn stamenojn. La inaj floroj havas ĉiam kvin 1,2 ĝis 1,8 mm longajn preskaŭ samajn tepalojn, kiuj estas oblongaj ĝis lanceraj ĝis eliptaj kaj havas pintajn ĝis rondigitajn finojn.
La malhele ruĝaj, kalvaj kapsuloj (kapsulkovriloj) longas 2 ĝis 2,5 mm kaj estas renverse ovoformaj ĝis rombaj kaj enestas nur unu semo. La eburkoloraj ĝis flavecaj aŭ ruĝe malhelbrunaj glataj pseŭdogreno-semoj havas diametron de ĉirkaŭ 1,4 mm. La semo havas ameloriĉan perispermon. La milgrajna amaso estas nur 0,5–1,1 gramoj.
La planto kreskas ĝis alteco de 2000 metroj super marnivelo. Ĝi ne estas frostrezista kaj povas kreski sur malkompaktaj bone tralaseblaj fekundaj, acidetaj ĝis alkalaj grundoj. La planto preferas sunan kaj protektatan kreskejon. La temperaturo estu inter 10–40 °C. Ĝi preferas multe da precipitaĵo. Ĝi estas C4-planto kaj kvalita kurttaga planto (KTP), la rikolto estas ĉirkaŭ 800–3000 kg/ha.
La kromosomonombro estas 2n = 32, 34.
Amaranthus cruentus hejmiĝas en Sudameriko kaj disvastiĝis jam frue ĝis Mezameriko kaj la sudaj regionoj de sudorienta Usono.
La relative malgrandaj semoj estas facile rikolteblaj. Ili estas manĝataj kiel pseŭdogreno, precipe en Meksikio kaj Hindio. Intertempe tiu amaranto ankaŭ estas kultivata en orienta Afriko, ekzemple en Sudano.
La unua priskribo de Amaranthus cruentus okazis 1759 fare de Carl von Linné en Systema Naturae, Editio Decima 2, p. 1269 [2]. Sinonimoj por Amaranthus cruentus L. estas: Amaranthus chlorostachys WILLD., Amaranthus hybridus subsp. cruentus (L.) THELL., Amaranthus paniculatus L.[3]